La Arbara galinolo (laŭ la latinlingva scienca nomo Gallinula silvestris, konata ankaŭ kiel Makira galinolo, kaj kia) estis aŭ estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Temas pri endemio de Salomonoj. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj. Ĝi estas draste endanĝerita kaj foje konsiderata formortinta pro habitatoperdo kaj predado fare de sovaĝigitaj katoj. La lasta registrita vidaĵo okazis en 1953. Esploroj en 2015–16 malsukcesis trovi la specion; kvankam estis nombraj informoj pri birdoj kiuj kongruas kun la priskribo de la specio el antaŭaj 10 jaroj, la sciencistoj konkludis, ke tiu galinolo estas plej verŝajne jam formortinta.[1]
↑ Mittermeier, John C.; Dutson, Guy; James, Roger E.; Davies, Tammy E.; Tako, Reuben; Uy, J. Albert C. (March 2018). "The avifauna of Makira (San Cristobal), Solomon Islands". The Wilson Journal of Ornithology. 130 (1): 243–244. doi:10.1676/16-194.1.