Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de ekoregionoj. Numero 42 reprezentas la arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro.
EPA-tipologio : numero 4 estas la Kaskad-montara ekoregiono.

La arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Kaskada Montaro.

La Usona Medioprotekta Agentejo (angle : EPA disvolvis alternativan ekoregionan tipologion : vidu mapo ĉi apude. La EPA-ekoregiono pli-malpli kongruas kun la WWF-ekoregiono.

Priskribo

Monto Rainier ene de Nacia Parko Monto Rainier.

La ekoregionio etendiĝas en la subŝtatoj Oregono kaj Vaŝingtonio de nordokcidenta Usono. Ĝi kovras surfacon de 44 900 kvadrataj kilometroj kaj troviĝas grandparte en la centra kaj nordokcidenta sekcioj de Kaskada Montaro [1].

Pluraj naciaj parkoj, de kiuj Nacia Parko Monto Rainier kaj Nacia Parko Kratero Lago, ĉeestas en la zono. Tiu ĉi ankaŭ ampleksas la sovaĝejoj kiel la Sovaĝejo Tri Fratinoj, la Sovaĝejo Ĉielo Lagoj, la Sovaĝejo Monto Jefferson kaj la Sovaĝejo Kapro Rokoj. Tiel la geologio de la zono estas influita de la vulkanismo kiel ekzemple por Monto Saint Helens.

Kompare kun la ekoregiono Arbaroj de orienta Kaskada Montaro, situanta pli oriente, la zono karakteriziĝas de pli humida klimato, kiu influas la tipon de vegetaĵaro. La montara zono esence estas kovrata de arbaroj de koniferoj kiaj gracia abio (Abies amabilis), okcidenta cugo (Tsuga heterophylla) kaj giganta tujo (Thuja plicata).

La faŭno estas tre riĉa kun ekzemple la amfibioj Dicamptodon ensatus, Ascaphus truei kaj la birdo okcidenta strigo (Strix occidentalis caurina). La riveroj enhavas la salmonedojn Oncorhynchus tshawytscha kaj Salvelinus confluentus.

Referencoj

  1. angle WWF : Central and Southern Cascades forests (NA0508)

Vidu ankaŭ


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto  Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj  Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro  Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj  Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj  Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno  Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj  Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro  Kanado,  Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj  Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto  Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada  Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj  Usono

Eksteraj ligiloj