Arbat (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbat
Moscow, Arbat 12-10.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 35 529  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 45′ N, 37° 35′ O (mapo)55.75137.59Koordinatoj: 55° 45′ N, 37° 35′ O (mapo) [+]
Alto 149 m [+]
Situo de Arbat

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Arbat [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La urbodistrikto Arbat (ruse район Арбат, latinliterigite rajon Arbat) situas en la Centra administra arondismento (ruse Центральный административный округ, latinliterigite Centralnij administrativnij okrug) de Moskvo, en la centra urboparto. La distrikto kovras areon de 211 hektaroj. En 2010 tie vivis 26 900 loĝantoj, tio korespondas al loĝdenso de po 12 748 homoj laŭ kvadrata kilometro. La distrikta nomo venas de la fama piedira strato Arbat, kiu situas en la teritorio.

En la distrikto situas inter alie la centra oficejo de la ŝtata flugkompanio Aeroflot, la Lingvoscienca instituto de Rusia Akademio de Sciencoj kaj la Rumjancev-muzeo, komence de la 20-a jarcento en la strato Arbat ekzistis la eldonejo Posrednik, kiu eldonis literaturon en Esperanto, kaj inter 1979 kaj 1989 en la distrikto estis la oficejo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj.

la piedira strato Arbat en somero