Arbitracia Verdikto de Guadalupe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Arbitracia Verdikto de Guadalupe aŭ simple Verdikto de Guadalupe, estis dekreto adoptita de la reĝo Fernando la 2-a de Aragono en la Monaĥejo de Guadalupe (provinco de Cáceres) la 21-a de aprilo de 1486. Ties celo: solvi la konfliktojn kaŭzitajn inter la kamparanoj de remença (servutuloj aŭ sklavoj) kaj ties sinjoroj, konfliktoj kiuj estis kaŭzantaj ankaŭ la du Militojn de Remensa.