Arbitracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Arbitracio, en Juro, estas formo solvi juĝ-aferon sen turni sin al la ordinara juĝinstanco.

La koncernaj partoj, interkonsente, decidas elekti trian sendependulon, nomita arbitracianto, kiu estos la respondeculo solvi la konflikton. La arbitracianto, siavice, vidos sin limigita de tio interpaktita inter la koncernaj partoj por setligi la arbitran traktaton. Tiu devos fari ĝin kompreneble laŭ la leĝaro elektita de la koncernaj partoj, aŭ eĉ kun bazo en la simpla egaleco, se tion oni ne interkonsentis de antaŭe.

Kiam arbitracio kongruas kun la leĝareco, anstataŭas komplete la ordinaran juraĵon, kiu devos sin deteni sin eĉ de koni la konflikton. Tamen, necese oni devos turniĝi al tiu (pere de plenuma agado) kiam estos necesa la interveno de las aŭtoritatoj por plenumigi la arbitran traktaton.

Inter la avantaĝoj de la arbitracio troviĝas rapideco, fleksibleco kaj la fakto ke oni povas interkonsenti antaŭe la kostojn.

Tipoj de arbitracio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du tipoj de arbitracio, la jenaj:

  1. Institucia: tiu kiu plenumiĝas en arbitra institucio ĝenerale laŭ siaj propraj reguloj kun fermita listo de arbitraciantoj.
  2. Ad Hoc: tiu kiun plenumas la partoj, ĉar tiuj elektas la arbitraciantojn kaj la regulojn regontajn la arbitracion.

Ĝenerale tiuj du tipoj de arbitracio baziĝas sur reguloj similaj al tiuj de Uncitral, realigitaj de Ununiĝintaj Nacioj.[1]

Arbitraciaj klaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, la partoj en konflikto turnas sin al arbitracio, ĉar estas jam enmetita en la kontrakto arbitracia klaŭzo kie oni decidis, ke la koncernaj partoj en konflikto devigas sin al submeto al arbitracia tribunalo. Prezentiĝas multaj problemoj pro la interpretado de tiuj klaŭzoj, speciale pri tio rilata al la juro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]