Arbitraciisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbitrulo (sporto))
Arbitraciisto (dekstre) motras flavan karton al ludanto dum ludo de piedpilkado.

Arbitraciisto estas persono ŝarĝita kun aŭtoritato por neŭtrale prezidi en variaj sportoj kaj ludoj, provizante tujajn decidojn respekte al la reguloj dum ludado kaj la plenumo de la ludantoj al tiuj reguloj. Okaze de grava malrespekto de tiuj reguloj, la arbitraciisto povas forpeli ludantojn el la ludejo, ĉu portempe ĉu definitive, depende de la sporto, la regularo aŭ la situacio. Foje la decidoj de la arbitraciistoj povas influi la rezulton de la matĉo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]