Arboŝela dometo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arboŝela dometo
WeimarIlmparkBorke.JPG

LandoGermanio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 58′ 34″ N, 11° 20′ 0″ O (mapo)50.97602777777811.333444444444Koordinatoj: 50° 58′ 34″ N, 11° 20′ 0″ O (mapo)

Arboŝela dometo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Borkenhäuschen [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Fama Arboŝela dometo (germane Borkenhäuschen im Park an der Ilm) troviĝas en Vajmaro en Germanujo en la Ilm-parko ĉe krutaĵo de la maldekstra bordo de Ilm.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La kabano ligna staras sur ovala kaj ŝtona spaco kun arboŝelaj tabultegaĵoj el piceo kun ŝinda tegmento; ĝi similas konuson.[1] Tamen la tuto nomiĝas arboŝelaĵo (Borkenhäuschen). Temas pri resto de aranĝo de Goeto el la jaro 1778 okaze de la nomtago de dukino Luizo kiu nomitis Luiza klostro.

Goeto ne nur surscenigis teatraĵon je la honoro dukina sed ankaŭ pentris tion. [2] Samon faris en 1788 Georg Melchior Kraus, kiu nomis la desegnaĵon An der Klause.[3] Tiu ĉi kabano ankaŭ iĝis motivo de multaj bildkartoj.


Servis tiu ĉi dometo por duko Karlo Aŭgusto kiel rifuĝejo kiam tro multe premis la ŝtataj devoj. Ĝi ankaŭ nomitis ermitejo (Einsiedlei, Klause) kaj tre supozeble ankaŭ Goeto de tempo al tempo estadis tie ĉi je kunestado kun lia duka moŝto. Krome tiam ankaŭ ĝenerale modis reiri al la naturo en la spirito de Jean Jacques Rousseau. Ne forgesotas la funkcio de la kabano kun ĉirkaŭaĵo kiel teatra kuliso. Ene rekvizitoj kaj kostumoj deponitis. Iomete tiu ĉi loko estis ankaŭ la elirpunkto por la estiĝo de la tuta Ilm-parko.[4] Antaŭe ekde 1778 pro la suicido de Christiane Henriette Sophie von Laßberg estis estiĝinta Felsentreppe (roka ŝtuparo) kaj Felsentor (roka pordo) respektive Nadelöhr (kudrilotruo) laŭ iniciato goeta.

La dometo plurfoje novigitis kaj alikonstruitis. Danke al rekonstruprovo de 1960 ĝi regajnis sian ovalan aspekton.[5]

Treege proksimas la grava Ŝekspira monumento de Otto Lessing kaj la ruino artefarita (iama pafejo/pafĝardeno). Estante ero de Ilm-parko la arboŝela kabano estas UNESKO-mondheredaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 49-50

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pro ovala grundo la tegmento ne povas esti vera konuso pro manko de tute ronda horizontala projekciaĵo.
  2. Hans Wahl: Goethe als Zeichner der deutschen Landschaft 1776–1786, Erfurto 1949, p. 6, 50.
  3. Birgit Knorr: Georg Melchior Kraus (1737–1806). Maler – Pädagoge – Unternehmer. Biographie und Werkverzeichnis. Jena 2003, teksto: p. 194; parto kataloga: p. 125, (teksto kompleta)
  4. Bonege priskribis tiun aspekton Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln/Weimar/Wien 2007, ISBN 978-3-412-20057-2, p. 67-68
  5. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 49-50

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Borkenhäuschen im Park an der Ilm en la germana Vikipedio.