Arbois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Arbois
Sonorilturo
Sonorilturo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Lons-le-Saunier
Kantono Arbois
Komunumaro Communauté de communes du Val de la Cuisance
INSEE kodo 39013 [+]
Poŝtkodo 39 600
Kodo laŭ INSEE 39 013
Retpaĝaro www.arbois.fr [+]
Politiko
Urbestro Bernard Amiens (2008-2014)
Demografio
Loĝantaro 3 471
2 008
Loĝdenso 76 42 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°54′13″N 5°46′29″O  /  46.90361°N, 5.77472°O / 46.90361; 5.77472 (Arbois)Koordinatoj: 46°54′13″N 5°46′29″O  /  46.90361°N, 5.77472°O / 46.90361; 5.77472 (Arbois)
Alto De 246 al 613 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 45,42 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Les Planches-près-Arbois
Red pog.svg
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Arbois [+]
v  d  r
Information icon.svg

Arbois estas franca komunumo lokita en departemento Jura kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cuisance ĉe Arbois

Arbois situas en la regioneto ĵurasa Revermont, piede de la unua ĵurasa altebenaĵo, je la elirejo de la sakvalo de les Planches-près-Arbois, el kiu la rivero Cuisance elfontas. Tiu rivero trafluas Arbois-n.

Kun Salins-les-Bains kaj Poligny, la urbo konsistigas Revermont-regionon. La unuaj deklivoj de tiu ĵurasa altebenaĵo estas dedicitaj al vinberujoj, dum la arbaro kovras la supraĵojn de la altebenaĵo kaj ties ombroflankajn deklivojn.

Pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

En Arbois, la pejzaĝo estas tipa de Revermont : en ebenaĵoj plejofte troviĝas grenkulturoj en mezgrandaj terpecoj ; malsupre de le montetflankoj estas ĉefe herbejoj, por laktobovinoj, kiujn estas ĉirkaŭitajn de malaltaj heĝoj, sed troviĝas ankaŭ iaspecaj de tipaj vinberujoj. En la cetero de la montetflankoj ankaŭ estas terpecoj vinberaj kun, laŭloke, disaj herbejoj. La supro de la montetflankoj kaj de la altebenaĵoj estas arbarkovrita.

Alireblecoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtomobile, la urbo situas ĉirkaue 40 minutojn el Dole (35 km), Besançon (48 km) kaj Lons le Saunier (38 km).

Post 10-minuta veturado troviĝas la TGV-stacidomo de Mouchard, sur la fervoja linio inter Parizo kaj Svisio. Estas do bezonate ĉirkaŭ 1 horo kaj duono por Ĝenevo kaj unu 1 horo 45 por Liono. Stacidomo staras en la urbo mem.

La flughaveno, kies kodo OACI estas LFGD, havas nur unu avian dromon kaj estas limigita en sia uzebleco.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Arbois estas milde kontinenta, malvarma vintre kun malmulte da neĝo, varma somere. La precipitaĵo jare averaĝas ĉirkaŭ 1250 mm[1]. Do la klimato pli malpli sekas, kaj bone taŭgas por vinberujoj. La riveroj Loue kaj Doubs fluas sufiĉe malproksime, do la vintraj nebel-tavoloj maloftas. La rivereto Cuisance ne kapablas krei dikajn nebeltavolojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
196219681975198219901999200620072008
3 9604 2094 0893 9983 9003 6983 5093 4873 471

En 2009, la personoj kiuj aĝas pli ol 60 jaroj estas 29% en Franĉkonteo, sed en Arbois ili estas 83% !

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la urbo ne estas bone konata, ne eblas datiĝi la kreado de la urbo. Sed ĝiaj vinoj jam estis konataj dum la Romia Imperio.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1260 Arbois nur estis villo aŭ senfortikaĵa urbeto. De 1260 ĝis 1270, fortikaĵoj estis konstruitaj.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

En 1674, post la konkero de Franĉkonteo far de Ludoviko la 14-a Arbois ne plu estis fortikita urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

La grundo de Arbois fruktodonas kelkaj el la plej elstaraj vinoj de Ĵuraso, interalie la flava vino kaj la pajla vino. En 1285, la grafo de Chiny en Belgio gastigis siajn gastojn per vino de Arbois, tion rakontis la nord-franca trubadoro Jacques Bretel en la kanto verkita de li turniro de Chauvency, kiu okazis en Chauvency-le-Château. Alia malnova kanzono nomita en la franca "le Tourdion", elvokas ankaŭ la vinon de Arbois. Jacques Brel (en "Pour mon dernier repas", esperante "por mia lasta manĝo") kaj Hubert-Félix Thiéfaine (en "la Cancoilotte", franĉ-kontea manĝ-specialĵo el fromaĝo) elvokas ankaŭ vinon de Arbois. Sur la surskribetoj de kelakj boteloj oni povas legi : " la vino de Arbois, ju pli oni trinkas, des pli oni rekteniras".

Arbois produktas ankaŭ lakton el kelkaj bovinbredejoj por fari fromaĝojn Comté kaj Morbier, estas fromaĝ-fabriko en la urbo mem.

Industrio[redakti | redakti fonton]

En Arbois troviĝas ne nur vin-industrio. Estas ankaŭ : Bost-Garnache Industrie ( grupo Stanley/Facom kiu fabrikas ŝraŭbilojn, SIOBRA kiu fabrikas muldilojn el zinko, kaj CIFC kiu fabrikas industriajn ĉarpentaĵojn el ligno.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Arbois estas urbeto en kampara medio. Ĝi prezentas riĉplenan heredaĵon. Pluraj monumentoj kaj muzeoj viziteblas en la urbo :

En la ĉirkaŭaj vilaĝoj oni povas viziti ankaŭ :

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Monumento dediĉita al Pasteur, en Arbois
Fasado de la restoracio Guide Michelin de Jean-Paul Jeunet antaŭ la urbodomo de Arbois.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperantio[redakti | redakti fonton]

Junie 2007 Jura-Esperanto organizis en la MJC (Domo de la junuloj kaj kulturo) unutagan staĝon de esperanto, al kiu partoprenis pli ol 35 homoj el pluraj najbaraj regionoj. Kaj en la sama loko Jura-Esperanto zorgis pri kursoj de esperanto dum la jaro 2008-2009.

galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2010) Les climats sur les vignobles de France. Lavoisier. ISBN 978-2-7430-1255-7.
  2. Pasteur à Arbois, en la franca tezo 05-064 de Philippe Bruniaux subtenita la 21-an de octobro 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en la franca lingvo

Fontoj en la franca[redakti | redakti fonton]

  • Philippe Chaudat. Les mondes du vin. Ethnologie des vignerons d’Arbois (Jura), Paris, l’Harmattan, coll. Connaissance des hommes (préface de Jean-Pierre Warnier), 2004.
  • Ernest Girard. Chroniques arboisiennes, 1906. Réimpr. en 2003 par Le Livre d'histoire.
  • Georges Grand. Histoire d'Arbois, 1959. Réimpr. en 1996 par Le Livre d'histoire.
  • Emmanuel Bousson De Mairet. Annales historiques et chronologiques de la ville d'Arbois, 1856. rete sur Google Books. Réimpr. en 2003 par Le Livre d'histoire sous le titre Histoire d'Arbois.