archive.today

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Archive.today
emblemo
retejo • retarkivo • aldonaĵo por retumilo
Komenco 16-a de majo 2012 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Archive.is-Screenshot.png
Ekrankopio de la eniriga retpaĝo

archive.today (antaŭe archive.is) estas servilo kiu ebligas savi kopion de ajna paĝo en la TTT, kun ĉiuj bildoj, stiloj kaj fontoj. Poste la arkivita paĝo povas esti referencata pere de mallonga URL (aŭ longa, konservante la originan).

En februaro 2016 OnlineNIC (usona entrepreno pri domajnoj de Interreto) blokis la iaman domajnon "archive.today" kiu ne funkciis lastatempe. La nova domajno estis "archive.is". Tamen, la blokado estis renversita kaj refunkciiĝis archive.today en difinitaj cirkonstancoj. Aliaj uzitaj domajnoj estis archive.li, archive.is, archive.fo, archive.md, archive.vn kaj archive.ph.

Ekde julio 2013, archive.today estas kongruebla kun la Aplikprograma interfaco (API) de Memento Project.

La retejo superrigardas la lastajn ŝanĝojn de Vikipedio kaj de aliaj komunumoj wiki kaj arkivas novajn eksterajn ligilojn por restaŭri la rompitajn ligilojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]