Arcones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arcones
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40164
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 191  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 3° 43′ U (mapo)41.118611111111-3.7241666666667Koordinatoj: 41° 7′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Alto 1 151 m [+]
Areo 31,75 km² (3 175 ha) [+]
Arcones (Provinco Segovio)
Arcones (Provinco Segovio)
DEC
Arcones
Arcones
Situo de Arcones
Arcones (Hispanio)
Arcones (Hispanio)
DEC
Arcones
Arcones
Situo de Arcones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arcones [+]
vdr

Arcones [arKOnes] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Arcones estas komprenebla etimologie kiel Limejo (vidu suben). Ĝi enhavas ankaŭ la kvartalojn:

  • Arconcillos (diminutivo, 200 m NO)
  • Huerta (fruktĝardeno, 1,7 km N)
  • Castillejo (kasteleto, 200 m S)
  • La Mata (arbaro, 300 m S)
  • Colladillo (monteto, 2 200 m O). Tiu lasta apartenis iam al Matabuena.
Arcones en la provinco Segovio.
Preĝejo de Arcones.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia monteca (dekliva al Sierra de Guadarrama municipa teritorio okupas totalan areon de 31,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 171 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 700 el 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 40 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Pedraza, Orejana, Prádena, Matabuena, Braojos de la Sierra (Madrid) kaj Gascones (Madrid).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La loknomo devenas de la latina arcone kiu signifas limo aŭ limilo. En 1247 estis citaĵo kiel Archones (sama prononco). Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Pedraza.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, lino kaj legomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj nune gruzelfosado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune rura turismo, ekstremaj sportoj, kun piedirado tra naturaj lokoj, fontoj kaj kavernoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la trinava preĝejo de Sankta Mikaelo, en Arcones; la Ermitejo de Nuestra Señora de la Lastra, 1 km de Castillejo, en la loko konata kiel La Berrocosa; la Ermitejo de Sankta Kristina, en Huerta; la Ermitejo de Sankta Roĥo, ĉe la tombejo de Arcones; kaj la preĝejo de Sankta Bartolomeo, en Colladillo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]