Ardón (Leono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ardón
Ayuntamiento de Ardón.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24232 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 562  (2021) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 5° 34′ U (mapo)42.437222222222-5.5625Koordinatoj: 42° 26′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 766 m [+]
Areo 48,65 km² (4 865 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Ardón
Situo de Ardón

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ardón [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ardón [arDON] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco.

La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ardón, Benazolve, Cillanueva, Fresnellino del Monte, San Cibrián kaj Villalobar, okupas totalan areon de 48,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 562 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 20 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun Chozas de Abajo, Vega de Infanzones, Valdevimbre, Campo de Villavidel kaj Cabreros del Río.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]