Ardakano
| Ardakano · اردكان | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Irano | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | provinco Jazdo | ||
| Telefonkodo | 0352722 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 75 271 (2016) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 32° 19′ N, 54° 1′ O (mapo)32.30944444444454.018611111111Koordinatoj: 32° 19′ N, 54° 1′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 040 m [+] | ||
| Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Ardakano[1] - perse اردكان, prononco [ardaKAN] - estas urbo de Irano. Ĝi apartenas al la provinco Jazdo kaj estas la centro de ĉirkaŭa kantono Ardakano kaj kies centra distrikto. Laŭ la censo de 2016 en la urbo vivis 75 271 loĝantoj, en la ĉirkaŭa centra distrikto (perse خش, baĥŝ, do la kompleta nomo بخش مرکزی, baĥŝ markazi) estis 86 578 homoj kaj en kantono Ardakano (perse nomata شهرستان, ŝahrestān) laŭ la sama censo de 2016 vivis 99 960 loĝantoj sur vasta areo de 23 147 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km².[2]
Konsiderante la fakton, ke vere tre limigita nombro de urboj ricevis esperantigon en la mapoj de la Poŝatlaso de la mondo, la elekto konsidereblas aparta honorigo, kaj sekve nepre estu almenaŭ komenca esperanta paĝo pri la urbo en Vikipedio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Ardakano" en la du-paĝa mapo 15.
- ↑ nombroj de urbaj kaj kantonaj loĝantoj, krome de la kantona areo el la retejo citypopulation.de (angle, germane)





