Sumatra ardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ardea sumatrana)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sumatra ardeo
Sumatra ardeo, plenkreskulo en Palavano, Filipinoj
Sumatra ardeo, plenkreskulo en Palavano, Filipinoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. sumatrana
Ardea sumatrana
(Raffles, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ardea sumatrana - Daintree River.jpg
Ardea sumatrana - Daintree River

La Sumatra ardeo, Ardea sumatrana, estas vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj, kiu estas de loĝantaj birdoj el sudorienta Azio al Novgvineo kaj Aŭstralio. Ties habitatoj estas ĉefe marbordaj kiaj insuloj, koralrifoj, mangrovejoj, grandaj riveroj. Tamen foje ili povas troviĝanti interne ĉe neprofundaj akvejoj.

Ĝi manĝas en neprofunda akvo, kie ĝi harpunas fiŝojn per sia longa, akrapinta beko. Ĝi atendas gvate senmova predon, aŭ malrapide gvatosekvas sian viktimon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Sumatra ardeo estas granda birdo, tipe stare 114–115 cm alta kaj peza ĝis 2.6 kg.[1]

Ĝi estas pli granda ol la Purpura ardeo, al kiu ĝi similas laŭ aspekto, kvankam ĝi estas pli granda kaj pli malhela. La plumaro estas tre malhelgriza supre. Estas la kutimaj nukoplumoj. Kontrastas kun malhela plumaro blankaj plumoj pendantaj el kolo kaj brustaj flankoj. Dumfluge, ĝi havas uniforme malhelgrizajn subflugilojn. La irisoj estas flavaj kiel ĉe multaj aliaj ardeoj.

La flugmaniero estas malrapida, havante sian kolon kuntiritan. Tio estas karaktero de ardeoj kaj botaŭroj, kaj distingas ilin el cikonioj, gruoj kaj plataleoj, kiuj etendas siajn kolojn.

Disvastigata tra sia granda teritorio, la Sumatra ardeo estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]