Ardezventra ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezventra ĉetio
Ardezventra ĉetio
Ardezventra ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Tesia
Specio: T. olivea'
Tesia olivea
(McClelland, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ardezventra ĉetio (Tesia olivea) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Tesia kiu enhavas aliajn kvar speciojn.

Ĝi troviĝas en Azio el orienta Nepalo tra Himalajo al suda Ĉinio kaj suden al nordaj Birmo, Tajilando kaj Hindoĉinio, nome en la landoj Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando, kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Ĝi estas birdo kun tre ardezgrizaj subaj partoj, kio nomigas la specion en Esperanto kaj kun olivverdecaj supraj partoj, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie olivea signifas olivkolora. La nuko kaj la krono super la okulo estas pli helverdaj kun flavaj nuancoj, separata de la griza vizaĝo per malhela strio el malantaŭa okulo al orelzono. Kiel ĉe aliaj specioj de la genro, temas pri diketa rondoforma korpo kun tre longaj kruroj kaj nevidebla vosto. La beko estas malhelbruna supre kaj briloranĝeca en la suba makzelo. Ĉiuj specioj de la genro havas okulstrion kaj ĉiuj escepte la Ardezventra ĉetio havas superokulan strion.

Ĝi kutime troviĝas en densa subkreskaĵaro de ĉiamverdaj arbaroj ĉe akvo kaj ĝi estas malfacile videbla kaj fotebla. Ili estas insektovoraj. La Ardezventra ĉetio turnadas foliojn kiel turdoj dum manĝado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]