Ardoileán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Ardoileán
High Island
insulo
Situo Atlantiko, okcidente de Irlando
Geografia situo 53° 32′ 47″ N, 10° 15′ 26″ U (mapo)53.546388888889-10.257222222222Koordinatoj: 53° 32′ 47″ N, 10° 15′ 26″ U (mapo) f1
Ardoileán High Island (Irlando)
Ardoileán
High Island (Irlando)
DEC
Ardoileán High Island
Ardoileán
High Island

Map

Areo 0,328 km² f4
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

Ardoileán, (angle: High Island, Alta Insulo) estas irlanda insulo situanta en la Atlantiko okcidente de la Kabo Aughrus kaj de Friar’s Island, tri kilometrojn de la marbordo de Connemara en la okcidento de la graflando Galivo. La alta klifo donis la nomon al la insulo „alta insulo“. La insulo estas neloĝata.

Historio[redakti | redakti fonton]

restaĵoj de la monaĥejo sur la insulo

La insulo, kiel multaj aliaj insuloj ĉirkaŭ Irlando havis en la frua mezepoko monaĥejon. Ĝin fondis verŝajne St. Feichin of For, kiu mortis en la jaro 664. Unu el la plej gravaj manuskriptoj pri la vivo de St. Feichin estis skribita sur la insulo. St. Gormgall (Gorgonius) estis entombigita en la jaro 1017 sur la insulo. La monaĥejo situas en valo de la suda flanko de la insulo. La ruino montras kvadratan pregejon kun malalta lintelo super la enirejo, sed verŝajne ĝi ne estas originala, ĉar ĝi konsistas el malnova krucŝtono. La orienta parto de la preĝejo estas detruita. Ĉirkaŭ la preĝejo estas restaĵoj de kloŝnoj. La muro ĉirkaŭ la monaĥejo konserviĝis.

De 1960 ĝis 1998 la insulo apartenis al la poeto Richard Murphy (naskita en 1927), kiu loĝis en Claddaghduff sur la irlanda ĉeflando. Li skribis historiojn pri la insulo kaj la fruaj monaĥoj.

En la 1980-aj jaroj komenciĝis studoj kaj poste elfosadoj kaj restaŭradoj de la ruinoj. Samtempe oni esploris la vegetaĵan historion de la insulo. Colin Rynne faris studaĵon pri la malofta horizontalrada akvomuelejo. La muelejo situas en la sudokcidenta parto de granda flanko kaj proksimume 100 m sudokcidente de la oratorio. Konserviĝis la fundamentoj de muroj el sekmuraĵo ĉe ambaŭ flankoj de eta rivereto. Ardoileán estis same kiel Skellig Michael erimitejo kun malmultaj loĝantoj.

Kromaj protektitaj restaĵoj sur la insulo estas:

  • Brian-Boru-puto kaj sia krucplato
  • pluraj krucŝtonoj
  • historia ŝtonkruco

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Gosling: Archaeological Inventory of County Galway. Vol. 1: West Galway (including Connemara and the Aran Islands). Stationery Office, Dublin 1993, ISBN 0-7076-0322-6.
  • Richard Murphy: High Island. Faber 1974
  • Richard Murphy: High Island: New and Selected Poems. Harper and Row, 1975
  • Richard Murphy: Selected Poems. Faber 1979
  • Jenny White Marshall und Grellan D. Rourke: High Island - An Irish Monastery in the Atlantic. Town House 2001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]