Arena Plínio Marin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadiono Plínio Marin
Arena Plínio Marin
Inaŭgura ludo en 2016
Inaŭgura ludo en 2016
futbala stadiono
Situo
Loko Votuporango
 Brazilo
Datumoj
Malfermita 2016
Posedanto Plenuma povo de Votuporango
Operacianto Clube Atlético Votuporanguense
Surfaco herbotapiŝo
Kapacito 8.145
Dimensioj 105 x 68 m
vdr

Arena Plínio Marin [aREna PLInjo MArin] estas futbala stadiono situanta en la brazila urbo Votuporango, en la subŝtato San-Paŭlo. Ĝi estis inaŭgurita la 23-an de januaro 2016 kaj havas kapablon por 8.145 homoj, nombro kiu povus atingi 20 mil, se estos pligrandigoj. La ejo gastigas la ludojn de la loka futbalteamo CAV.

[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua sidejo de la stadiono estis inaŭgurita la 6-an de decembro 1956 kaj remalfermita en aprilo 2010, fare de la plenuma povo de Votuporango, kaj en 2011 la stadiono estis vendita al nemoveblaĵa evoluiga grupo, kiu malkonstruis ĝin en 2015. En tiu sama jaro tamen en alia tereno Arena Plínio Marin estis ekkonstruata.

Plínio Marin estis unu el la pioniroj de Votuporango. Lia familio alvenis ĉi tien en la tago, kiam la urbo fondiĝis. Ili ŝatis la regionon kaj aĉetis 160 ter-buŝelojn (387,20 hektarojn), el kiuj jarojn poste estis donacita areoj por la konstruado de la placo São Bento, por malfermado de stratoj, por la konstruado de la spiritisma centro, kaj por la konstruado de la Stadiono Plinio Marin. Li estis la unua prezidanto de AAV.

[2] [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]