Arena piedpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arena piedpilkado
speco de sporto
gridiron football
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
ludkampo kun ambaŭ golzonoj

Arena piedpilkado estas vario de usona piedpilkado ludata en sporthaloj. La plej fama kaj plej malnova konkurso de arena piedpilkado estas la Arena Football League (AFL) fondita en 1987. Intertempe ekzistas multnombro de ligoj kaj kluboj, precipe en Usono kie la sporto ĝuas iom da popularecon.

Komparo kun konvencia usona piedpilkado[redakti | redakti fonton]

golejo meze kun repuŝanta reto

La plej gravaj diferencoj kun usona piedpilkado estas la malgrandigita ludkampo (61 oble 26 metroj, simile al glacihokea sportejo) kaj la malpliigita nombro de ludantoj (8 po teamo). La piedpilko povas esti kikata nur ĉe la ekkiko, pro komenci aŭ relanĉi la konkurson, kaj por ŝotoj al la golejo. La golejo estas nur duone larĝa (9 futoj) ol la ordinara kaj pli alte muntita, name 15 futoj super la grundo. Golŝotado do fariĝas pli malfacila. La ekkiko okazas sur la propra gollinio. Se forŝotita pilko flugas rekte el la golzono, la ludo rekomencas ĉe la 3-jardo-linio por la kontraŭa teamo (touch-back). Se kikita piedpilko repuŝiĝas de la reto apud la fino de la kampo, ĉiuj ludantoj povas proprigi kaj ludi la piedpilkon. Estas ankaŭ malgrandaj diferencoj pri kiel la pilko devas esti proprigita en la golzono por poentsukceso.

La ludmetodo estas tre simila al la tradicia usona futbalo kvankam la pilko estas konsiderinde pli ofte transludita antaŭen ol portita fare de ludantoj. La plej malgranda kampo kaj nombro da ludantoj eblas pli rapida kaj poentriĉa konkursoj kompare al originala ludo. Regulofendoj estas punitaj kaj indikataj tre simile. Diference tamen, se ludanto perpetras saman faŭlon dufoje, tiu ludanto estos ekskludita de la konkurso. Nur kvar (anstataŭ sep) arbitraciaj juĝistoj estras konkurson.

La poentoj estas disdonataj tre simile al la tradicia eksterarena ludo, tamen ekzistas kelkaj diferencoj, kaj inter ambaŭ varioj kaj inter la diversaj arenaj ligoj mem.

Invento kaj historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj sportaj konkursoj de usona piedpilkado estis luditaj ene de haloj dum la komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Pluraj konkursoj sekvis dum la sekvinta jardekoj sed ĉiam sub konvenciaj reguloj kaj nur pro amuzaj aŭ veteraj kialoj. En 1987, Jim Foster, inspiriĝita fare de la (eŭropa) hala futbalo, patentis novan regulsistemon por usona piedpilkado en haloj kaj arenoj respektive. El ĉi tiu iniciativo evoluiĝis la Arena Football League. Kvankam oni prognozis fruan financan malsukceson kaj praktikan malrealigeblecon, la ligo daŭriĝis, kun unuopa unujara interrompo en 2009, ĝis hodiaŭ (2016), tamen kun nur ok aktivaj teamoj. Ĝi tiel fariĝis la plej longdaŭra nordamerika piedpilka ligo krom la NFL (fondita en 1920) kaj la CFL (fondita en 1958). Dum la pasintaj jaroj, pluraj ligsistemoj de arena piedpilkado establiĝis en Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]