Pavel Pernikaŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aresto de Pavel Pernikaŭ)
Pavel Pernikaŭ
belorusia homrajta aktivulo
Persona informo
Павел Аляксандравіч Пернікаў
Naskiĝo ĉ. 1992
en Bresto
Lingvoj rusabelorusaangla vd
Loĝloko Bresto vd
Ŝtataneco Belorusio vd
Alma mater Brest State University vd
Profesio
Okupo vikipediisto • homrajta aktivulo • talent manager • malliberulo de konscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pavel Aljaksandraviĉ PERNIKAŬ (beloruse Павел Аляксандравіч Пернікаў, ankaŭ ruse Павел Перников, Pavel Pernikov; naskiĝis ĉ. 1992) estas belorusia aktivulo por homaj rajtoj kaj vikipediano. La 7-an de aprilo 2022 li estis kondamnita al du jaroj da malliberigo pro "misfamigo de la respubliko Belorusio", ĉar li verkis du vikipediajn kontribuojn pri la politika subpremo en Belorusio kaj publikigis artikolon en homrajta retejo pri torturo kaj eksterleĝaj mortigoj en belorusiaj malliberejoj. Post lia malliberigo, belorusiaj homrajtaj organizoj konsideras lin politika malliberulo.[1]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 18 Belarusians recognized as political prisoners (2022-04-11). Alirita 2022-05-17.