Arevalillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arevalillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05153
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 5° 22′ U (mapo)40.587222222222-5.3744444444444Koordinatoj: 40° 35′ N, 5° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arevalillo (Provinco Avilo)
Arevalillo (Provinco Avilo)
DEC
Arevalillo
Arevalillo
Situo de Arevalillo
Arevalillo (Hispanio)
Arevalillo (Hispanio)
DEC
Arevalillo
Arevalillo
Situo de Arevalillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arevalillo [+]
vdr

Arevalillo [arebaLIljo] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Arevalillo estas komprenebla etimologie kiel Malgranda Arévalo, alude al apuda urbo Arévalo.

Arevalillo en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 67 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 76 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 51 km de Salamanko.

Ĝi limas kun Narrillos del Álamo, Horcajo Medianero (Salamanko), Martínez, El Mirón, Zapardiel de la Cañada, Collado del Mirón kaj Becedillas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas legendo pri la deveno de Arevalillo kiel epizodo dum la franc-hispana milito (1635-1659), en kiu kelkaj lokanoj de la relative najbara urbo Arévalo, abandonis ĝin por translokiĝi al Ameriko serĉante pli favoran situacion, sed survoje ĉe Arevalillo ili trovis trezoreton de francaj ormoneroj kaj tial ili decidis krei tie novan loĝlokon nome Arevalillo. Oni ekkonstruis preĝejon en la 16-a jarcento, sed tio ne finfiniĝis, kaj nur en la 18-a jarcento oni konstruis la preĝejon.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Aparte estas granda bredejo de kunikloj. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]