Argentina Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentina Esperanto-Ligo
Liga Argentina de Esperanto
landa asocio de UEA
Komenco 1941
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
 Argentino
Tipo neregistara organizaĵo
Estr(ar)o D-ro Jorge Montanari, prezidanto
Lingvoj

hispana , Esperanto

Retejo http://www.esperantoargentina.org
vdr

La Argentina Esperanto-Ligo (AEL; hispane Liga Argentina de Esperanto) estas la landa Esperanto-asocio de Argentino. Ĝi estas fondita en 1941. Dum la fazo 1989-1995 ekzistis konkurenca Argentina Esperanto-Asocio, kiu en 1995 integriĝis en Argentinan Esperanto-Ligon. AEL kunigas la lokajn esperantajn asociojn el la tuta lando. Ankaŭ apartenas al AEL etaj grupoj nomataj "rondoj", kiuj foje prizorgas specifajn fakojn.

Kelkaj nunaj estraranoj de AEL estas AS Gabriel Wagner (Prezidanto), Prof. Ruben Sánchez (Sekretario), Bioinĝ-ino Susana Burioni (Kasistino), kaj D-ro Jorge Montanari (Konto-zorganto).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1889, la lingvo Esperanto aperis en Argentino. Oni komencis instrui ĝin en Bonaero, fare de pola enmigrinto, kiu organizis E-grupon en la sidejo de “Nia Grupejo”, en la strato Pasco 672, kvartalo de Balvanera. Kelkaj argentinanoj poste aperis en la “unuaj listoj” de korespondantoj de Zamenhof, en la jaroj 1894, 1899, 1901-1904.

Zamenhof mem revis pri Argentino. En sia broŝuro "Hilelismo" li informis al la rusa judaro pri la eblo elmigri al Argentino, tre taŭga lando por vivi pace, en la kamparo aŭ vilaĝoj, en frataj komunumoj uzante Esperanton kiel komuna lingvo, ktp. Zamenhof verkis la broŝuron en la jaro 1897.

En sia verko “Travivaĵoj de RoŜo” (eldonita en Londono en 1914) Richard Sharpe rakontis kiel li lernis Esperanton en Bonaero en novembro 1906 kaj kune kun kelkaj lokaj esperantistoj fondis Bonaeran Esperanto-Asocion. Post la Unua Universala Kongreso, en Boulogne-sur-Mer, en 1905, en ĉiuj landoj Esperanto komencis esti pli disvantigita, ankaŭ en Argentino.

Granda disvastigo pliiĝis post la 5–a UK, 1909, en Barcelono. Multaj katalunoj devis elmigri pro politikaj kialoj kaj vojaĝis al Argentino, kie ili organizadis katalunajn centrojn kun instruado de Esperanto. Menciindas José Prat kaj Delfi Dalmau, inter multaj aliaj.

Ankaŭ kelkaj framasonoj prenis Esperanton kiel komuna lingvo post la unua UK. Do, en la jaro 1907 en Kordobo-urbo la framasonoj gvidis specialan kurson de Esperanto por la frataro. Tie lernis Esperanton Hiran Calógero, konata argentina esperantisto, kaj multaj aliaj.

Paul Berthelot alvenis al Bonaero en la jaro 1908, kaj restis - iomete kaŝite - dum unu jaro, laborante kiel linotipisto en la franca loka ĵurnalo kie verkis pri socialismo kaj anarkismo kaj gvidante kursojn de Esperanto. Oni diras, ke kiam oni malkovris lin, devis fuĝi al Montevideo, kaj al Brazilo kie li, instruis Esperanton en Rio-de-Ĵaneiro kaj Petrópolis, kaj poste en kontakto kun francaj amikoj volis fondi anarkistan komunumon ene de la lando. Sed subite mortis en 1910, en malsanulejo de Dominikaj Pastroj, al kiuj li lasis sian lastan verkon La evangelio de la horo, manlibro pri anarkismo, nur en franca lingvo.

Verŝajne pro la granda sukceso de la 5-a UK, la iama argentina ministro pri instruado d-ro Estanislao S. Zeballos (1854-1923), dissendis “Publikan Rezolucion” permesante la instruadon de Esperanto en la publikaj lernejoj. Kaj tuj oni faris tion en la lernejo “Presidente Roca”, en la centro de la urbo.

José Prat, kiu fondis grupon de Esperanto en sia “Centro Catalá”, vojaĝis al Parizo por partopreni la dekan UK, - kiu ne okazis- , sed li kiel kataluno el argentino, socialisto kaj anarkisto, restis malliberita preskaŭ dum unu jaro antaŭ sia reveno al Bonaero.

Depost 1914[redakti | redakti fonton]

La 15-a den decembro 1916, José Prat kaj grupo de entuziasmuloj, kuniĝis kaj fondis AEA-n [Argentina Esperanto-Asocio], la unua vera nacia asocio, kaj eldonis gazeton Argentina Esperantisto, kiu aperis ĝis la jaro 1995. AEA klopodis fondi klubojn aŭ grupojn en ĉiuj urboj kaj provincoj, kaj la precipa ilo estis la “Perkoresponda Kurso de Esperanto”, kiu en la jaro 1930 atingis sian trimilan lernanton. Oni devas memorigi kiom da esperantistoj el Eŭropo enmigris Argentinon kiel rifuĝintoj: multaj el ili estis socialistoj, membroj de SAT, anarkistoj, ktp.

La precipaj rondoj tiatempe estis en Buenos Aires, Rosario, La Plata, Bahía Blanca, Pergamino, Córdoba, Mendoza kaj en multaj aliaj urbetoj. En 1934 naskiĝis “Rosaria E-Asocio”, kiu estis pli grava ol tiuj de Buenos Aires mem, kaj sukcesis havi la unuajn radio-programojn en Esperanto kaj pri Esperanto.

En la jaro 1939, ĵus antaŭ la Dua Mondmilito, alvenis al Bonaero, kiel rifuĝinto Eŭgene Adam "Lanti", fondinto de SAT. Post longa vojaĝo, al Japanio kaj Aŭstralio kie li estis infektita de “antrakso” kaj persekutita kiel komunisto, alvenis al Bonaero, kie siaj amikoj SAT-anoj, - precipe Jorge Hess - akceptis lin, kaj alportis al “Hospitalo Rivadavia”, kie li iom pliboniĝis. Lanti aktivis kiel esperantisto en la urbo, kaj poste decidis ir tra Mendoza kaj Ĉilio al Meksikio. Tie li mortis en 1947.

En la sama momento kiel Lanti, alvenis ankaŭ Tibor Sekelj el Jugoslavio, esperantisto, ĵurnalisto kaj esploristo. La mondmilito ne permesis al li foriri el la lando, do restis preskaŭ dek jaroj, dum kiuj multe instruadis la E-lingvon, verkis librojn, vizitis Patagonion, Bolivion kaj Brazilon, surgrimpis Akonkagvan Monton, ktp.

Danke al agado de Sekelj, prof. Wilfred M. Goodes, d-ro. E. Balech, A. Villafranca, Rodolfo Calogero, Floreal Villar, Juan Corral, d-ro Scolnik, ktp., oni decidis kunvoki kongreson de Esperanto en la urbo Rosario, en 1941, dum kiu oni starigis Argentina E-Ligon, ĉar la antaŭa AEA, jam restis nur loka asocio de la urbo Bonaero, kun nova nomo BEA “Bonaera E-Asocio”. Tiu ĉi Ligo aliĝis kiel Landa Asocio la Internacia Esperanto-Ligo kies sidejo estis en Britio, kaj post la kunfandiĝo kun la ĝeneva UEA nomiĝis UEA.

Post la Kongreso, en Bonaero, en la jaro 1943, oni kreis Argentinan E-Katolikan Asocion. Ĝi estis reago kontraŭ ia antiesperantista reklamado, fare de d-ro Gustavo Martínez Zubiría “Hugo Wast”, tiama ministro pri instruado kaj direktoro de la Nacia Biblioteko, verkisto de tre sukcesa novelaro. Li verkis romanon titolita “666” pri la alveno de la “Antikristo” kaj “sia lingvo Esperanto”, kiu estus disvastigita en la tuta mondo, detruante la latinan kaj ĉiuj aliajn lingvojn. La verko tre ĝenadis esperantistojn. Danke al AEKA multaj pastroj kaj katolikaj aktivuloj, lernis tiatempe la lingvon. Sed la lastaj kunordigintoj de AEKA lasis preskaŭ ne aktiva tian ĉi asocion kiu eĉ iam havis propran revuon “Suda Stelo”.

Depost Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj kiu estis instruistoj en lernejoj aŭ universitatoj klopodis enkonduki Esperanto-kursojn. Tiel en la Nacia Universitato de Kordobo, d-ro Jaime Scolnik (1908-1996) sukcesis instrui Esperanton. Same okazis en la Nacia Universitato de Rosario fare de prof. Enrique Kohei(1921-1997) kaj kelkaj aliaj, kaj en la Bonaera Nacia Universitato, same ĉefe fare de d-ro Máximo Valentinuzzi (1907-1984) kiu jam en la jaro 1956 kune al prof. Daniel Quarello (1904-1986) kaj kelkaliaj, fondis en 1956 Argentinan Sciencan kaj Teknikan Rondon (ASTER), rondon, kiu kunigis interesajn aktivulojn pri filologio, medicino, fiziko, ktp. Lasta prezidanto de ASTER estis d-ro Roberto Maruottolo (1927-2005), ASTER ne plu estis aktiva post la jaro 1995.

Post la Unua Kongreso en Rosario, AEL kunvokis asembleon kaj kongresojn ĉiujare. Rosario fariĝis la centron de la Movado enlande. Prof. Hugo A. Lingua estis la ĉefa instruisto, kiu verkis eĉ propran vortaron kaj kursojn, ene de sian propra “Escuela Argentina de Esperanto”, kies sidejo en lastaj jaroj estis en la urbeto Serodino, proksime de Rosario. Oni eldonis ankaŭ vortarojn kaj kursojn, de Daniel Quarello, Jorge Hess (¿Sabe Ud. Esperanto?, 1956), Enrique Balech, Juan Corral, Jaime Scolnik, ktp.

Juna esperantisto studento de medicino, Rubén Feldman González, estis aktivega en la tuta provinco Santa Fe, kaj gvidis multajn kursojn fondante rondojn en Reconquista, Santa Fe-urbo, Firmat, Esperanza, Cañada de Gómez, ktp. Li laboris prefere kun junuloj, do en 1966 fondis Argent-EJOn (Argentina Esperantista Junulara Organizo), la junulara grupo de AEL, aliĝinta al TEJO. Kaj por subteni interŝanĝojn inter junuloj estis kreita Pasporta Servo, organizo por senpaga gastigado de esperantistoj en la lando. Tio okazis en la jaro 1967. Pro politikaj problemoj Feldman González, jam doktoro pri medicino en la jaro 1974, devis foriri eksterlande. Sian Pasportan Servon li transdonis rekte al UEA. Kaj li finfine loĝadis en Usono kaj Meksiko, kie ĝis li nun restas, kiel reprezentanto de Akademio Internacia de la Sciencoj.

En la jaro 1970, Adán Hrynkiewicz (Ergoto de Bonaero), juna instruisto de la angla, filo de ĉeĥa enmigrinto, lernis de si mem Esperanton. Li tuj vojaĝis al Eŭropo por perfektiĝi. Je sia reveno, li kune kun Anastacio López Luna kaj Juan Corral starigis en Bonaero “Argentina Esperanto-Instituto”n, aliĝinta al loka asocio, sed sendependa pri propra agado kaj administrado. La Instituto eldonis librojn, novan manlibron, revuetojn kaj multe reklamadis la lingvon. La Instituto agadis dum 25 jaroj kaj publikigis kvindekon da eldonaĵojn. Estis la plej granda agado dum kiu la landa movado povis solene rememori la centjariĝo de la naskiĝo de Esperanto en la jaro 1987. Tiutempe oni kalkulis la esperantistaron en pli ol 5.000 homoj.

Argentino dum la tuta jarcento havis politikajn problemojn, revoluciojn, tempojn de riĉeco aŭ de malriĉeco, persekutojn, ktp. Tio sendube malhelpis esperantistojn. Tamen, ĉirkaŭ la jaro 1966 la Movado sukcesis aĉeti propran sidejon en Bonaero, en Rosario-urbo kaj en Venado Tuerto.

En la jaro 1975, en provinco Santa Fe, la Parlamento akceptis leĝon kiu permesas instrui Esperanton en la publikaj lernejoj de la provinco kaj establis la 14-an de aprilo kiel “Esperanto-tago”. Tamen eĉ se la leĝo estis rajtigita de la Senato en 1985 sub la numero 9781, ĝi neniam estis plenumita.

Poste, en la jaro 1978 la landa movado sukcese organizis la Unuan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto, “TAKE”, en San Luis.

La membroj aliĝintaj al UEA kaj SAT aŭ TEJO ĉiam estis malmultaj, malpli ol trideko. En la jarlibro de UEA tamen, la Delegitoj ne mankis en la tuta lando kaj la junularo ĉiam restis tre aktiva apud kelkaj mezaĝuloj aŭ maljunuloj.

Krizo de AEL en 1989 kaj sekvo[redakti | redakti fonton]

En 1989 evidentiĝis krizo en la tiama AEL-Estraro, tiel ke en tiu jaro grupo de Esperantistoj fondis alian Landan Asocion, por reaktivigi la movadon, kaj fondis Argentinan E-Asocion, en Kordobo. La fondintoj estis Atilio Orellana Rojas, Francisco Veuthey, Clara P. de Motta, Osvaldo Motta, Gabriela Pérez, Jorge Bidoni kaj Teresa Bellalta Cussó. Danke al tiu nove fondita asocio, Esperanto-revuo “Fenikso” ekaperis en Argentino; Argent-EJO estis revivigita kaj reorganizita kun ties Junularaj Tendumadoj; oni komencis kunlaboran agadon kun la najbaraj landoj, specife kun Brazilo kaj oni okazigis la Interlandajn Konferencojn pri Instruado, (IKI); okazis por unua fojo sesioj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA; ekestis funkcianta Libroservo, ktp.

Argentina E-Asocio petis aliĝon al UEA, sed ne estis akceptita. La tiama UEA-prezidanto John Wells vizitis la landon kaj renkontis membrojn de la du asocioj. Oni sugestis kunfondiĝon kun la landa asocio Argentina E-Ligo. Kaŭze de tio la landa movado devis pensi pri unuiĝo. Do, post longaj debatoj kaj interkonsentoj, la 9-an de decembro 1995, dum Eksterordinara Jarkunveno, AEL kaj AEA unuiĝis kaj Argentina E-Ligo estis re-fondita, sub la sama nomo. La revuoj “Fenikso” kaj “Argentina Esperantisto” ĉesis aperi. Anstataŭis ĝin nova revuo “Argentina E-Vento”, eldonita ĝis nun en Chaco.

Kelkaj aktivadoj[redakti | redakti fonton]

Prof. Jorge Abraham (1916-2001), iama fondinto de Esperanto-Klubo de Venado Tuerto, dum multaj jaroj sukcese kondukis persone sian propran lernejon “Escuela Americana de Esperanto”, kies instruado okazis precipe per poŝta korespondado. Li ankaŭ tradukis kaj verkis librojn, inter ili Gramatiko kaj Vortaro Esperanto-Araba, eldonita de UEA, nura moderna verko por arab-parolantoj.

Ankaŭ en la jaro 1998 aperis, eldonita de FONTO en Brazilo, la verko de Clara de Hess (1908-1994) “Kiel kuiri sen viando”. Clara de Hess, edzino de Jorge Hess konsiderindas inter la plej grandaj aktivulinoj de la Argentina E-Movado.

En la jaro 2000, jam AEL kaj la aliaj landaj asocioj kaj rondoj intense uzis interreton, kaj tuj komencis gvidi kursojn pere de ĝi kaj havis paĝojn por reklamado. Tamen, en 2001 pro la kriza ekonomia situacio, la aktivado kaj pago de kotizoj al AEL, UEA aŭ al lokaj asocioj malpliiĝis. Oficiala organo Argentina Esperanto-Vento ne aperis dum periodo de 2 jaroj, kaj anstataŭis ĝin serio de AEL-Cirkulero (n-roj 1-7). Sed ekde 2002 la movado re-aktivadis pli kaj pli.

Laŭ nova strategia plano oni proponis la starigon de “rondoj” en ĉiuj lokoj kie loĝas iu Esperantista aktivulo kiu volus instrui kaj kunordigi aron da gelernantoj. La respondeculo de la rondo, estas en konstanta kontakto kun la Estraro de AEL, kaj al rondanoj estas rekomendata uzi interreton kaj tiel eniri en kontakton kun aliaj esperantistoj. Malgraŭ sia graveco, la aparteno al AEL estas konsiderata de multaj kiel pli malpli simbola. Tamen, danke al donacoj aŭ pago de aliĝoj fare de pluraj membroj kaj volontuloj, AEL subtenas sian minimuman aktivadon.

Indas raporti ankaŭ pri kelkaj gravaj muzikistoj esperantistaj, kiel prof. Bondone, kaj la nuntempa Alejandro Cossavella, al kiu en 1998 estis aljuĝita Unuan Premion de Belartaj Konkursoj de UEA pro sia muzikaĵo “Ĉe Montpellier”

Pro monda populariĝo de interreto ankaŭ la Esperanto-kursoj iomete ŝanĝis kaj virtualaj lernejoj multebligis. La libro de Jorge Hess “¿Sabe Ud. Esperanto? estis enkomputiligita kaj enretigita. En 2001 d-ro Marcelo Casartelli (1930-2008), fondis en interreto sian Argentinan Esperanto-Instituton, kiu estis vizitita de miloj da uzantoj. En 2007 li honore ricevis la premion “Premio Iberoamericano en Honor a la Excelencia Educativa 2007” fare de l´ Consejo Iberoamericano en Honor a la Calidad Educativa.

La Argentina Esperanto-Movado devas danki pro iliaj kontribuoj por la E-Instruado al pluraj eminentaj instruistoj, i.a al: Andrés Villafranca, H. Lingua, J. Hess, E. Kohei, D. Quarello, E. Ontoria, la gedoktoroj Scolnik, J. Abraham, W. Schad, M. Casartelli, A. Hrynkiewich, Mario Miranda, F. Veuthey, Petra Smidéliusz kaj aliaj, kiuj ĝis nun laboras kiel E-instruistoj.

Nuntempe, pere de AEL, KER-ekzameno sesioj pri Esperanto okazas en Argentino. Kelkaj anoj de AEL ankaŭ estas instruistoj ĉe Lernu.net aŭ laboras pri aliaj internaciaj projektoj pri edukado, kiel Duolingo.

Kelkaj kreadoj de la argentina esperantistaro[redakti | redakti fonton]

Inter la kreaĵoj de argentinanoj bone konataj en la internacia E-movado oni troviĝas:

-La libro ¿Sabe Ud Esperanto? de Jorge Hess. Kvankam nuntempe ĝi aspektas olda metodo el la enhava kaj pedagogia vidpunktoj, la libro estis unu el la plej elstaraj verkoj por lerni Esperanton en hispanlingvaj landoj.

-Pasporta Servo, kreita de Rubén Feldman-González, nuntempe uzata de esperantistoj el la tuta mondo.

-TEFA (Tutmonda "Esperanto" Futbala Asocio), kreita de Jorge Montanari, Juan Pablo Álvarez kaj Francisco Godínez Galay, nuntempe prezidita de Leticia Doormann. TEFA kunigas piedpilk-ŝatantoj el la tuta mondo, organizas la piedpilkan Selektitaron de Esperanto, kies kapitano estas Gonzalo Sirio. La Selektitaro oficiale anigis al la monda piedpilka organizo NF-Ligo kaj al la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj. La teamo jam ludis en Ameriko kaj en Eŭropo.

Argentinaj Esperanto-Kongresoj (AKE)[redakti | redakti fonton]

La naciaj kongresoj regulare okazas jare ekde la 1-a AKE en 1941, okazinta en Rosario. Dum la lastaj jaroj AKE okazis en urboj Villa Carlos Paz (2013), Mendozo (2015), kaj Las Grutas (2016). En 2017 AKE okazis en la urbo Crespo (provinco de Entre Ríos). En 2018 okazis en la urbo Monte Hermoso (provinco Buenos Aires), En 2019 okazis en la urbo Guatraché (provinco La Pampo). En 2021 okazis en la urbo Rosario (provinco Santa Fe).

La 21-a kaj 22-a de novembro de 2020 ni havis nia, tre sukcesa, "unua Virtuala Kongreso de Esperanto" ene de monda pandemio. Patoprenis de la kongreso vizitantoj kaj kongresanoj el tre diversaj landoj, kiel Argentino kompreneble, Brazilo (multege da brazilanoj), Ĉilio, Urugvajo, Venezuelo, Kolombio, USONO, Hispanio, Iranio, Meksiko, Ekvadoro, Pollando, Italio, Bulgario, Barato, Filipino, Kongo, Vietnamjo, Francio, Burundo, Svislando, Benino, Germanio, Britio, Pakistano, Nederlando, Rusio, Kroatio, Kazahhio, Salvadoro, Litovio, Senegalo, kaj aliaj Landoj. Ankaŭ partoprenis la prezidanto de UEA Duncan Charters.

Ĝis nun, 62 AKE-j okazis. En 2022 AKE okazos en la urbo Bonaero (ĉefurbo de la lando).

99-a Universala Kongreso de Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2014, la UK okazis en la ĉefurbo Buenos Aires (esperante: Bonaero). Pli ol 700 partoprenantoj el la tuta mondo alvenis por tiu okazo. La kongresejo lokiĝis en la Hotelo Panamericano, en la urbocentro. La LKK-n prezidis Jorge E. Cabrera, la tiutempa prezidanto de AEL.

Sociologiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Certege, la Esperanto-grupojn oni devas konsideri inter la plej kara kapitalo de ĉiu landa komunumo, ĉefe, ĉar la plej parto de la esperantistoj estas ankaŭ “homaranoj” kaj sia vivstilo kaj agado akordas kun la “interna ideo”. Do, ne miru, ke en la komencoj de la antaŭa jarcento multaj esperantistoj partoprenis inter la laboristoj postulante justecon kaj plibonajn vivkondiĉojn. Tio okazis en Argentino kaj en ĉiuj landoj.

En Argentino multaj esperantistoj estis foje malliberigitaj. Kaj eĉ kelkaj esperantistoj estas malaperintaj ankoraŭ, ekde multaj jaroj, ĉar ili agadis ene de polítikaj partioj kaj sendube estis ie ajn mortigitaj. Grupo de SAT-anoj multe laboris helpante al elmigrintoj de la “civila milito hispana” kiuj sukcesis veni en Argentino.

Kaj la kooperativistoj ĉiam havis en la esperantistoj gravulojn kiuj ege agadis ene de la “Landa Kooperativa Movado” kaj eldonis plurfoje broŝurojn kaj revuojn. Nun, ene de NROj, la socia kaj helpa agado de kelkaj esperantistoj estas rimarkeblaj. Same, ene de la Argentina Vegetarana Asocio, tre aktivadis Clara de Hess, kiu eldonis verkojn en hispana kaj Esperanta lingvoj, kaj estis reprezentantino de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio.

Grupoj organizitaj de la Argentina Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Argentina Esperanto-Ligo estas nun la nura Esperanto-organizo de la lando kiu kunigas kaj reprezentas al ĉiuj esperantistoj antaŭ UEA, eĉ se iuj estas nur “virtualaj” membroj aŭ izolitaj. Ties membro estis ĉeĥdevena polo Adán Hrynkiewicz.

Post la jaro 2000, la strategia plano de AEL celas kreadi “E-Rondojn” ĉie kie estas iu Esperanta aktivulo. Alia ĉefa projekto atingita estis starigo de la “Escuela Argentina de la Lengua Internacional Esperanto”, jure funkcianta kiel organizon por la instruado en la tuta lando. La Argentina E-Lernejo estis oficiale aprobita la 11-an de decembro 2007, laŭ Rezolucio IGJ Nº 001067/07. Ĝi nun klopodas atingi alian revon: enkonduki Esperanton en ŝtatajn lernejojn.

Lokaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun la plej malnovaj kaj aktivaj grupoj de la lando, eĉ se nuntempe ne tro aktivaj kiel sendependaj grupoj, estas ses:

  • REA: Rosaria Esperanto-Asocio, fondita en la jaro 1934, kun propra sidejo en la urbo Rosario kaj kun E-Biblioteko.
  • BEA: Bonaera E-Asocio, fondita en la jaro 1941 kiel daŭrigo de la antaŭa AEA, kun propra sidejo en la strato Paraguay 2357, en Bonaero-urbo kaj kun la plej granda Esperanta Biblioteko kaj arkivo. La sidejo de BEA estas ankaŭ sidejo de la Centra Oficejo de AEL.
  • EKV: Esperanto-Klubo Venadense, fondita en la jaro 1953, kun propra sidejo kaj biblioteko en la urbo “Venado Tuerto” provinco de Santa Fe.
  • JEA: Juna Esperantistaro Argentina, la junulara grupo de AEL, fondita en la jaro 1966, aliĝinta al TEJO.
  • KEA: Kordoba Esperanto-Asocio, fondita en la jaro 1967, kaj daŭrigo de iama grupo “Antaŭen” kiu kutimis instrui la lingvon jam en la jaroj 1920.
  • SEK: Saenzpenja Esperanto-Klubo en provinco Chaco, fondita en la jaro 1989. Inter la kunfondintoj estis: Francisco Veuthey, Néstor Casanovas, María Berna Morzán, Rubén Diaconu Tkachenco, Carlos Tony Stacul, Alicia Aranda, Ana Muñoz de Pacheco, Juanita Calaba de Schafheutle, Rosita Rodríguez de Dutchen y Emilia Simovich. SEK-Bulteno estas la oficiala organo, eldonita ĉefe hispanligve, ekde 1990.

Rondoj[redakti | redakti fonton]

Sekvas la listo de Esperanto-Rondoj, kiuj nuntempe apartenas al AEL. Aliaj argentinaj esperantistoj partoprenas la Ligon kiel individuaj membroj, el siaj loĝlokoj. Krome, aliaj argentinanoj, kiuj loĝas eksterlande, daŭrigas sian partoprenadon en la Ligo pere de interreto.

  • JEA: Junulara rondo, landa organizo de TEJO
  • NER: Neuken’ E-Rondo, Neuquén
  • SEK: Saenzpenja E-Klubo, Chaco
  • BER: Bonaera Esperanta Rondo, Buenos Aires
  • AKEI: Kunigas esperantajn instruistojn el la tuta lando
  • KER: Krespa Esperanta Rondo, Entre Ríos
  • TEFA: Tutmonda "Esperanto" Futbala Asocio-Argentino
  • MER: Mendoza Esperanto Rondo, Mendoza

Krom tiuj aktivaj rondoj, tra la lando ekzistas aŭ ekzistis esperanta aktivado en la sekvaj E-Rondoj

  • Rondo de Escobar
  • Rondo de San Antonio de Padua
  • BER: Bariloĉea E-Rondo, en urbo Bariloche.
  • Rondo de La Angostura, Río Negro.
  • Rondo de El Bolsón, Río Negro.
  • Rondo de La Plata, Buenos Aires.
  • Rondo de Bahía Blanca, Buenos Aires.
  • Rondo de Esperanza, Santa Fe.
  • Rondo de Resistencia, Chaco.
  • Rondo de Corrientes.
  • Rondo de Rosario, [sendependa] Santa Fe.
  • Rondo de Carlos Paz, Córdoba).
  • Rondo de San Nicolás, Buenos Aires.
  • Rondo de Santa Fe-urbo.
  • Rondo de Chamical, La Rioja.
  • Rondo de Wanda, Misiones.
  • Rondo de Salta.
  • Rondo de Tucumán, en urbo Amaicha del Valle.
  • Rondo de Tucumán-urbo.
  • Rondo de Catamarca.
  • Rondo de Villa Mercedes, San Luis.
  • Rondo de Alpa Corral, Córdoba.
  • Rondo de Concepción del Uruguay, Entre Ríos.
  • Rondo de Villa San José, Entre Ríos.
  • Rondo de Gualeguaychú, Entre Ríos.
  • Rondo de Villa Elisa, Entre Ríos.
  • Rondo de Colón, Entre Ríos.
  • Rondo “Verda Pingveno”, de Río Gallegos, Santa Cruz.
  • Rondo de Puerto Madryn, Chubut.
  • Rondo de Ushuaia, Tierra del Fuego.

Inter la asocioj malaperintaj menciindas:

  • Asociación Esperantista de Santa Fe.
  • Asociación Esperantista de Misiones.
  • Asociación Esperantista de San Luis.
  • Asociación “Verda Stelo” de Necochea.
  • Asociación Lengua Universal Esperanto, Mar del Plata.
  • Mar del Plata E-Klubo: kiu aktivadis en turisma urbo Mar del Plata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]