Argentino en la Somera Olimpiko 1908

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentino en la Somera Olimpiko 1908
Somera Olimpiko 1908 en Londono
Flagtenanto: 
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La argentina teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1908 en Londono havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. La sportisto atingis neniun medalon.

La landon reprezentis la arta sketisto Horatio Tertuliano Torromé, filo de argentina patro kaj de brazila patrino, kies familio baldaŭ post lia naskiĝo elmigris al Londono. Li do rajtis partopreni en la brita teamo, sed decidis konkuri nome de la lando de sia patro, tiel estante la sola argentina sportisto de tiu olimpiko. Havante jam 46 jarojn, li estis inter la pli aĝaj olimipikanoj, sed en 1905 kaj 1906 li venkis en la brita ĉampionado de individua arta sketado, do havis esperojn pri bonaj rezultoj en la konkurso. Tamen en la olimpiko ĉiujn tri medalojn en tiu disciplino ricevis svedoj - ĉiuj aliaj sportistoj estis senŝancaj.

Tiujare ankoraŭ ne ekzistis la Argentina Olimpika Komitato, kiu nur fondiĝos en 1923.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

emblemo
emblemo