Argiŝti la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argiŝti la 2-a
Cuneiform inscription of Urartian King Argishti II.jpg
Persona informo
Naskiĝo 714 a.K.
Morto 680 a.K.
Ŝtataneco Urarto [#]
Familio
Patro Rusa la 1-a [#]
Infanoj Rusa la 2-a [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Argiŝti la 2-a estis reĝo de Urarto, kiu regis en la jaroj 714-680 a.K. sukcedinte sian patron Rusa la 1-a.

Dum la Urart-Asiria milito, Argiŝti la 2-a estis la ĉefa respondeculo de la kontraŭofensivo, kiu devigis Asirion retroiri al la landlimoj antaŭaj de la milito, rekonkerante urbojn kaj vilaĝojn proksime de la lago Urmia, inkluzive de Musasir, Uŝnu kaj Tepe, kaj konkerante novajn teritoriojn sude, kiel Nimud, ĉe Tigriso. Tiuj venkoj devigis la asirianojn akcepti longan pacon, cedante grandajn terenojn norde de Tigriso kaj ekonomie prosperigante Urarton dum longa epoko.

Argiŝti la 2-a estis sukcedita de sia filo Rusa la 2-a.