Arginino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struktura formulo

Arginino (simbolo ArgR) estas unu el 20 plej kutimaj naturaj aminoacidoj. Ĝi havas flankĉenon guanidino kiel funkcia grupo. En la ne-hepataj histoj, arginino povas sinteziĝi en la ornitina ciklo (aŭ karbamida ciklo). Arginino estas ofte klasifikita kiel unu el la 10 esencaj aminoacidoj.

Oni povas produkti el arginino per dekarboksiligo agmatinon.