Argumento de nescio
La argumento de nescio ( latine: argumentum ad ignorantiam), estas neformala misrezono kie io estas konsiderata vera aŭ malvera pro manko de indiko kontraŭa.
La trompo estas farita kiam oni asertas ke propono estas vera ĉar ĝi ankoraŭ ne estis pruvita malvera aŭ propono estas malvera ĉar ĝi ankoraŭ ne estis pruvita vera. Se propono ankoraŭ ne pruviĝis vera, oni ne rajtas konkludi, nur el tiu bazo, ke ĝi estas malvera, kaj se propono ankoraŭ ne pruviĝis malvera, oni ne rajtas konkludi, nur el tiu bazo, ke ĝi estas vera[1][2]. Alia maniero esprimi tion estas ke propono estas vera nur se pruvite vera, kaj propono estas malvera nur se pruvite malvera. Se neniu pruvo estas provizita (en ambaŭ direktoj), tiam la propono povas esti nomita nepruvita, nedecidita, nekonkludebla, malferma problemo aŭ konjekto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Copi, Irving M (2016). Introduction to logic (14th ed.). Routledge Publication. p. 146. ISBN 9780205820375.
- ↑ Hurley, Patrick J (2012). A Concise Introduction to Logic (11th ed.). Boston, Mass.: Cengage Learning. p. 140. ISBN 9780840034175.