Argumentum ad antiquitatem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La argumentum ad antiquitatem (ankaŭ konata kiel apelacio al la tradicio) estas paralogismo laŭ kiu se io estas ade farata ekde longa tempo aŭ kredata tiel, tiu afero bonas aŭ veras.

Tiu ĉi paralogismo aŭ logika falsaĵo akceptas ke la kaŭzoj kiuj estigis la konduton en la antikvo daŭre validas; tamen, se la cirkonstancoj ŝanĝiĝis, la rezonado ne plu validas.

Kelkaj ekzemploj:

  • La homoj ĉiam moviĝis de loko al loko per ĉevaloj. Ne necesas nun vojaĝi per aŭtoj. (Refuto: Nuntempe oni pli longe vojaĝas kaj ĉevaloj ne estas taŭgaj por trairi tiajn distancojn)
  • Verŝajne temas pri malbona ideo ĉar neniu alia tion faris antaŭe. (Refuto: La fakto ke neniu tion faris antaŭe ne signifas ke nun la ideo fiaskos)
  • Ĉi leĝoj estas aplikitaj ekde 100 jaroj. Ne ekzistas kialoj por ŝanĝi ilin. (Refuto: Povas estiĝi ŝanĝoj relative gravaj kiuj konsilas la reformon)
  • Virinoj devas resti hejme ĉar tiel okazis ĉiam. (Refuto: Pro socia malegaleco antaŭe virinoj apenaŭ havis opciojn trovi laboron eksterhejme. Tio ne plu veras nuntempe)