Ariño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariño
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44547
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 649  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 0° 36′ U (mapo)41.033055555556-0.59999999999999Koordinatoj: 41° 2′ N, 0° 36′ U (mapo) [+]
Alto 536 m [+]
Areo 81,927789 km² ( 819 2.7 789 ha) [+]
Ariño (Provinco Teruelo)
Ariño (Provinco Teruelo)
DEC
Ariño
Ariño
Situo de Ariño
Ariño (Hispanio)
Ariño (Hispanio)
DEC
Ariño
Ariño
Situo de Ariño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ariño [+]
vdr

Ariño [aRInjo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra. La loknomo Ariño estas evoluo de la latina areneum (sabla) kio estus tradukebla al sablejo. La vorto ariño estas ankaŭ en aliaj toponimoj de Aragono, kiel ĉe malaperinta loko en Monegros proksima al Sesa nomita Ariño, kaj estas ravino "Barranco de los Ariños" alfluanto de la rivero Cinca proksime al Graus. Krome la familinomo Ariño estas ofta en Bajo Aragón, ne nepre devena de tiu ĉi Ariño.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Ĝi estas je 125 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Andorra, Alloza, Oliete, Alacón, Albalate del Arzobispo (Bajo Martín) kaj Muniesa (Cuencas Mineras). La loĝloko estas inter Alloza (sude) kaj Albalate del Arzobispo (norde) dum kaj Ariño kaj Alloza estas inter Oliete kaj Andorra.

La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 536 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo, nome ĉe la deklivaro de la Sierra de Arcos, inter la riveroj Martín kaj Escuriza.

Estas kvar tre apartaj kvartaloj: la malnova kerno «casco viejo», sur la montara deklivaro kun plej granda parto de la loĝantaro; la «casco nuevo» aŭ «SAMCA», ĉe la oficejoj de la minentreprenoj; la nomita «Patrón», inter la minoj kaj la loĝloko, preskaŭ sen loĝejoj sed kun la Interpretejo de Surroka Arto Antonio Beltrán, sidejo de la Kultura Parko de la Rivero Martín, krom industria zono; kaj «El Calvario», la plej alta parto de la loko kie estas la monto Kalvario.

Historio[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj de la kastelo sugestas setladon jan en epoko de Al Andalus. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. La definitiva konkero de Ariño fare de kristanoj okazis ĉirkaŭ 1230. La loko Ariño estis donita al Don Sancho, episkopo de Zaragoza, aligita al komunumo de Albalate, kreita en 1242. La nuna municipa blazono inkludas la simbolon de la diŝafido, heraldika simbolo de la episkopejo de Zaragozo. Ankaŭ la familia blazono de la familio Ariño estas same en la blazono, iam senjoroj de la loko; el kiuj la plej konata simbolo estas formata de tri nigraj lupoj.

La nuntempa historio de Ariño estis markita ekonomie kaj sociale per la minagado, eksde kiam en 1914 oni malfermis la unuan minputon. Joaquín Ascaso, prezidanto de la Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono, amplekse parolas en sia memorlibro pri Ariño kaj citas ĝin kiel ekzemplo de municipo en kiu sukcese disvolviĝis la ekonomi-socia programo de la liberecana komunismo dum la Hispana Enlanda Milito defendida partikulare de la anarkiistoj.

Unu el lastaj minoj de la loko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ariño oni malaltiĝis el 1656 en 1960 ĝis nunaj 685 loĝantoj. La logantaro de Ariño atingis maksimumon dum la 1950-aj jaroj. Favoris tion faktoroj, inter kiuj gravas la prospero de la minbasenoj, kiuj postulis laboristaron, kaj la finon de la milito kun la sekva reveno de la soldatoj.​ Poste la loĝantaro malpliiĝis ĝis nuna loĝantaro en 2001, sed ne plu malpliiĝis pro la turisma altiro ĉefe de banloko de varmaj akvoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo. La tradicia ekonomio de Ariño dependis historie de la agrikulturo, brutobredado de ŝafoj kaj komerco. Tamen dum la 20-a jarcento la ĉefa ekonomia aktiveco estis bazita sur la karbominado por provizi al proksimaj termoelektraj centraloj, kiuj poste fermiĝis. Aktuale restas elfosado de argilo, produktado de olivoleo, mielo kaj turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta sonorilturo, la ermitejo, interpretejo pri roka arto, kaj estas paleontologia kuŝejo de fosilioj de dinosaŭroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]