Ari Þorgilsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Ari.
Ari Þorgilsson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1066 (1066-11-30)
en Islando
Morto 9-an de novembro 1148 (1148-11-09) (81-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Familio
Dinastio Haukdælir family clan vd
Patro Þorgils Gellirsson vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • poeto • kronikisto vd
Laborkampo literaturohistorio • chronicle writing vd
Aktiva en Islando vd
Verkado
Verkoj Íslendingabók vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ari ÞorgilssonAri fróði (Ari la multescia) (1067-1148) estis pastro. Oni povas diri ke li estas patro de la islanda historia skribado kaj literaturo. Estas nur konservita unu libro de li, la fama Íslendingabók (Libro de Islandanoj). Ĝi estas maldika kajero, skribita en la periodo inter la jaroj 1122-1133. En tiu libro li skribas historion de sia popolo de enmigrado de la lando en la 9-a jarcento ĝis 1120. Ĝi estas scienca verko, kaj en la enkonduko li skribas jenan frazon, kiu estas devizo de ĉiu vera scienculo: "Sed se io ajn estas erara en ĉi tiu libro, oni prefere prenu tion kio pruviĝas pli vera." La stilo de Ari estas simpla kaj konciza kaj la fakto ke Ari verkis sian libron en islanda lingvo havis grandan signifon por liaj posteuloj.

Íslendínga sögur
Historio de Islando, 1829

En esperanto aperis[redakti | redakti fonton]