Saltu al enhavo

Ariabigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἀριαβίγνης
(522 a. K. - 480 a. K.)
Morto de la persa admiralo Ariabigno, dum la Batalo de Salamis.
Morto de la persa admiralo Ariabigno, dum la Batalo de Salamis.
Persona informo
Naskiĝo 522 a. K.
en Aĥemenida Imperio
Morto 23-an de septembro 480 A. k.
en mortis luktante dum la Batalo de Salamino, Grekio
Ŝtataneco Aĥemenida Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Dario la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Artazostre (en) Traduki • Gobryas (en) Traduki • Arsames (en) Traduki • Kserkso la 1-a • Artobazanes (en) Traduki • Ariamenes (en) Traduki • Abrocomes (en) Traduki • Masistes (en) Traduki • Aĥemeno de Egiptio • Arsamenes (en) Traduki • Hystaspes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Gobryas (en) Traduki (avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Ariameno ankaŭ konata kiel Ariabigno estis persa aĥemenida princo, plej maljuna filo de Dario la 1-a kaj duonfrato de Kserkso la 1-a kun kiu li partoprenis en la 2-a Persa Milito. Lia patrino estis filino de Gobriaso, patro de Mardonio kaj lanco-portisto de Dario la Granda.

Plutarko nomas lin, Ariameno (Ἀριαμένης), kaj parolas pri li kiel kuraĝa viro kaj la plej justa el la fratoj de Kserkso. La sama verkisto rakontas ke tiu Ariameno postulis la tronon post la morto de Dario, kiel la plej aĝa el liaj filoj, sed estis kontraŭbatalita de Kserkso, kiu asertis ke li havas rajton al la krono kiel la plej aĝa el la filoj naskitaj post kiam Dario fariĝis reĝo.

La persoj nomumis Artabanon (403 a. K. - 464 a. K.) por decidi la disputon; kaj post lia deklaro favora al Kserkso, Ariameno tuj salutis sian fraton kiel reĝon, kaj estis traktita de li kun granda respekto. Laŭ Herodoto kiu nomas la majoratulon de Dario, Artabazano (Ἀρταβαζάνης). Tiu disputo, kaj ĝia rezolucio, okazis dum Dario la 1-a daŭre estis vivanta.

Plutarko ankaŭ diras ke la viroj kiuj mortigis lin, dum la Batalo de Salamino, estis Ameinias el Decelea (laŭ Herodoto li estis el Pallene) kaj Soklo (Σωκλῆς) el Pallene, kiam ili trafis lin per siaj lancoj dum li provis suriri sur ilia ŝipo kaj ĵetis lian korpon en la maron. Krome, li diras ke estis Artemizio el Kario kiu rekonis sian korpon flosantan inter la vrakoj kaj alportis ĝin reen al Kserkso.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Tradukita surbaze de la angla samnoma Vikipedia artikolo.