Ariadna García Gutiérrez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariadna Garcìa Gutièrrez
Ariadna dum TAKE 2018
Ariadna dum TAKE 2018
Persona informo
Naskiĝo en 1991
Lingvoj Esperantohispana
Nacieco kuba
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ (naskiĝis la  22-an de februaro 1991(nun 1991-02-22)) estas kuba esperantistino. Ŝi aktivas en Kuba Esperantista Junularo, formale nomata "Kuba Esperantista Junulara Organizo", la landa sekcio de TEJO en Kubo. Ŝi estis la prezidantino de la preparkomitato de la Internacia Junulara Kongreso 2010. En la oficperiodo 2011 ĝis 2013 ŝi nome de tiu nacia asocio elektiĝis kiel membro de la komitato de TEJO. En la 71-a IJK ŝi estis elektita estrarano de TEJO pri landa kaj faka agado, la 11-an de aŭgusto 2016 ŝi demisiis de tiu posteno.[1]
En 2014 ŝi gajnis konkurson de UEA kaj ricevis stipendion por ĉeesti kurson pri terminologion en Vieno poste ŝi atentis pri Terminologiaj instancoj (ISO/TC37 kaj Infoterm) ĉe UEA.[2] Ariadna loĝas en Havano, kie ŝi lernas la germanan kaj laboras por amaskomunikiloj. Membro de la LKK en la 6a TAKE, nuntempe respondecas pri la retejo de KEA (en la hispana). Laŭ propraj informoj ŝi kunlaboras por radio-programoj en Esperanto, Radio Havano Kubo, kaj provas vigligi la kuban esperantan junularan asocion kaj allogi pli da junuloj por lerni la lingvon.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri la estraro de TEJO kaj Ariadna en la retejo de UEA (esperante). UEA. Alirita 2019-09-28.
  2. Du stipendiuloj de UEA studos terminologion en Vieno (esperante). UEA. Alirita 2019-09-28.
  3. “Kion mi faras por esperanto?”, Esperanto.cu (eo) (PDF) (2014-4), p. 3. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]