Ariane 2
Ariane 2 | |
---|---|
rocket model vd | |
Dum | 31-a de majo 1986 - 2-a de aprilo 1989 |
Antaŭulo | Ariane 1 |
Sekvanto | Ariane 3 |
La raketo Ariane 2 estis Eŭropa nereuzebla lanĉo-veturilo uzata por ses lanĉoj inter 1986 kaj 1989. Ĝi estas unu el la raketoj el la familio Ariane, kaj estis fabrikita de Aérospatiale en Francio.
La raketo Ariane 2 baziĝas sur la antaŭ raketo Ariane 1, kun plibonigitaj unua kaj tria etaĝoj. Ĝi kapablas orbitigi ĝis 2.175 kg al terstabila transport-orbito. La unua flugo, portante la sateliton Intelsat-5A F-14, flugis la 31-an de majo 1986 sed estis malsukcesa. La tria etaĝo ne ekbruliĝis, kaj la raketo detruiĝis. Post tio, sekvis kvin sukcesaj lanĉoj. La lasta lanĉo de Ariane 2 okazis la 2-an de aprilo 1989, kaj orbitigis la sateliton Tele-X.
Estas rimarkinde ke la raketo Ariane 3, simila al Ariane 2 kun du aldonaj solidaj akcelaj raketoj, faris sukcesan flugon antaŭ la Ariane 2.
Lanĉoj
[redakti | redakti fonton]Flugo | Dato | Ŝarĝo | Rezulto |
---|---|---|---|
1 | 30-a majo 1986 | INTELSAT V F 14 | Malsukcesa |
2 | 20-a novembro 1987 | TV-SAT 1 | Sukcesa |
3 | 17-a majo 1987 | INTELSAT V F13 | Sukcesa |
4 | 27-a oktobro 1988 | TDF 1 | Sukcesa |
5 | 26-a januaro 1989 | INTELSAT V F15 | Sukcesa |
6 | 1-a aprilo 1989 | TELE-X | Sukcesa |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ariane 1, 2, 3. Launchers. European Space Agency. Arkivita el la originalo je 2009-05-05. Alirita 2009-04-27 .
- Ariane 1-3. Ariane Heritage. Arianespace. Alirita 2009-04-27 .
- Krebs, Gunter. Ariane-2. Gunter's Space Page. Alirita 2009-04-27 .
- Wade, Mark. Ariane. Encyclopedia Astronautica. Alirita 2009-04-27 .