Ariane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arianespace)
Ariane 5 ĉe Musée de l'Air et de l'Espace, Le Bourget
Ariane EPS 5

La raketo Ariane estas Eŭropa civila lanĉilo de satelitoj, ekspluatata de la firmao Arianespace. La nomo Ariane devenas de la franca literumo de helena mitologia rolanto Ariadna.

La lanĉejo de roketoj Ariane troviĝas en la Gujana kosmodromo en Kourou, en Franca Gujano, kies proksimeco al ekvatoro ofertas signifoplenan avantaĝon por lanĉi satelitojn.

La pluraj versioj de la lanĉilo estas:

  • Ariane 1: unua sukcesa lanĉo la 24-an de decembro 1979
  • Ariane 2: unua sukcesa lanĉo la 20-an de novembro 1987, la unua flugo, la 30-an de majo fiaskis
  • Ariane 3: unua sukcesa lanĉo la 4-an de aŭgusto 1984
  • Ariane 4: unua sukcesa lanĉo la 15-an de junio 1988
  • Ariane 5: unua sukcesa lanĉo la 30-an de oktobro 1997, la unua flugo, la 4-an de junio 1996 fiaskis.

Same kiel multaj raketoj, la unuaj flugoj spertis fiaskojn. Tamen, la raketoj Ariane 4 kaj Ariane 5 estas la plej fidindaj merkataj raketoj. Je januaro 2006, 169 flugoj de raketoj Ariane lanĉis 290 satelitojn, kaj sukcese metis 271 el ili en orbito. La sukcesa proporcio igas Arianespace la plej grava merkata lanĉilo. Dum iuj jaroj, pli ol du trionoj de la merkataj satelitoj lanĉiĝis per Arianespace.

Ariane 4 flugis entute 116 fojoj, kun 3 fiaskoj (pli ol 97% sukceso). Ariane 4 finis sian karieron la 15-a de Februaro 2005, kaj estis tiam anstataŭigita per Ariane 5, kiu ebligas lanĉi pli pezajn satelitojn.

Ariane 5 estas tute nova desegno. Ariane 5 unue celis lanĉi la kosmopramon Hermes. Sed ESA finfine forlasis la projekton, kaj Ariane 5 fariĝis merkata lanĉilo same kiel Ariane 4. La unua celo tamen grande influis la desegnon de Ariane 5, kiu kunigas simplecon, fidecon, kaj potencon, kiuj estis bezonataj por enŝipigi astronaŭtojn. Ariane 5 kapablas lanĉi la plej pezajn ŝarĝon. La 27-an de Majo, Ariane 5 raketo lanĉis 2 satelitojn, kiuj kune pezis 8,2 tonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]