Arica (Ĉilia urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arica
Fotomontaĵo
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1000000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202 131  (2017) [+]
Loĝdenso 4 646 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 29′ S, 70° 19′ U (mapo)-18.477777777778-70.318055555556Koordinatoj: 18° 29′ S, 70° 19′ U (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 43,51 km² (4 351 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Arica (Ĉilio)
Arica (Ĉilio)
DEC
Arica
Arica
Situo de Arica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arica [+]
vdr

Arica [arika] (pli longe ’’’San Marcos de Arica’’’) estas la plej norda urbego kaj haveno en Ĉilio. Ĝi kuŝas en regiono Arikio kaj Parinakotio kaj en la samnoma provinco. Ĝi estas ankaŭ regiona kaj provinca ĉefurboj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arica situas ĉe la kurbo de la okcidenta marbordo de Pacifiko. La urbego dissekcas Atakama-Dezerton, kie kuŝas fekunda valo. Peruo troviĝas 18, Iquique 194, Antofagasta (urbo) 575, Viña del Mar 1620, Valparaiso 1625, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 1665, San Bernardo (Ĉilio) 1682, Koncepciono 2058, Temuco 2263, Puerto Montt 2569, ’’’Punta Arenas 3865’’’ km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Arica oni loĝis jam antaŭ jarmiloj. Hispanoj alvenis en 1541. Bolivianoj profitis la havenon post 4 jaroj. En 1570 oni fondis urbon sub nomo "La Muy Ilustre y Real Ciudad San Marcos de Arica" (la tre glora kaj reĝa grandurbo de San Marcos de Arica). La urbo riĉiĝis, tial kelkfoje piratoj prirabis la urbon.

Placo kun katedralo en Arica
Strato en Arica

Depost kolapson de la hispana rego en 1821 Arica estis parto de la ĵus sendependa Peruo. Peruanoj konstruis fervojon inter Arica-Tacna (53 km longan), ĝi daŭre funkcias hodiaŭ. En 1868 katastrofa sismo kun cunamo okazis, dekmiloj mortis.

Ĉilio kaptis la grandurbon de Peruo en 1883. Ekde 1958 la urbo komencis signife evolui pro favoraj impostoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Arica oni okupiĝas ĉefe pri fiŝoj, krome pri diversaj industrioj, En la ĉirkaŭaĵo pro la irigacio oni produktas olivojn, citrusojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Arica havas internaciajn havenon kaj flughavenon (la haveno estas libera haveno por Bolivio). El la urbego kuras vojoj al nordo, sudo kaj oriento, fine trajno al Peruo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Arica situas en dezerta klimato. La urbego estas konata kiel la plej seka loĝata loko sur la Tero. Tre malofte pluvas, sed se pluvas, la kvanto estas apenaŭ mezurebla. La averaĝa jara temperaturo varias inter 16-22 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Roko en Arica
Kulturdomo de Arica
  • katedralo kaj aliaj kirkoj
  • strandoj, kie ofte banadas bolivianoj
  • ’’Morro de Arica’’ estas kruta kaj alta monteto 139 metrojn alta. Ĝi estis la lasta bastiono de defendo por la peruaj soldatoj en 1880

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]


Larĝa panoramo de Arica je septembro 2008
Larĝa panoramo de Arica je septembro 2008