Arifvala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arifvala
Administrado
Demografio
Loĝantaro 95 655  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 18′ N, 73° 4′ O (mapo)30.29166666666773.066666666667Koordinatoj: 30° 18′ N, 73° 4′ O (mapo) [+]
Situo de Arifvala
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Arifvala, urdue عارِف والا estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Pakpatan, kie Arifvala estas sidejo de la samnoma distrikto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arifvala situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo sudokcidente de la kantona sidejo Pakpatan [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento en tiu loko estis nur vilaĝo nomata laŭ brita administracio Chak-n-ro 61 / EB. En 1908 oni fondis la novan urbon Arifvala.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrio de Arifvala dependas de la ĉirkaŭa agrikultura produkto. En la urbego oni produktas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, krome rizaj kaj farunaj muelejoj funkcias. La grenmerkato de Arifvala estas unu el la plej grandaj grenmerkatoj en Pakistano.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
28 171 43 654 74 174 111 403
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Arifvala (kiel Arifwala)

La populacio de Arifvala kreskis preskaŭ kvaroble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,2%, iomete malpli alta, ol la nacia mezumo (2,4%). La panĝaba estas la denaska parolata lingvo, sed la urdua ankaŭ estas vaste uzata.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Arifvala situas laŭ fervoja linio Bahavalpur-Lahoro en la etapo Pakpatan-Burevala. Vojoj kuras al Burevala, Pakpatan, Bahavalnagar kaj Sahival (ŝoseo mankas).

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Arifvala estas ekstrema, atingante 45 °C somere, la temperaturo falas preskaŭ al frostopunkto vintre.

Fontoj[redakti | redakti fonton]