Arikapalli Giridhar Rao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Arikapalli Giridhar Rao
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1963 (1963-10-08) (60-jaraĝa)
en Viĝajavado
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Barato
Alma mater University of Hyderabad
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • lingvisto
vdr

Arikapalli Giridhar RAO (telugue అరికపల్లి గిరిధర్ రావు; naskiĝis la 8-an de oktobro 1963 en Viĝajavado, Andra-Pradeŝo)[1] estas barata lingvisto kaj esperantisto, ano de la Akademio de Esperanto.[2][3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rao naskiĝis en Viĝajavado, en suda Barato, sed kreskis en la distrikto Hisar, en la nordbarata ŝtato Harjano, kie lia patro estis universitata instruisto pri veterinara fiziologio ĉe la Harjana Agrikultura Universitato.[4] Li akiris la bakalaŭron tie, kaj poste magistriĝis kaj doktoriĝis en Hajderabado, en ŝtato Andra-Pradeŝo.[4] En 1995, li aliĝis al ICRISAT (International Crops Research Institute for the Semi-Arid Tropics), neprofitcela organizaĵo troviĝanta en Patanĉeru, tuj for Hajderabado.[4] Li poste profesoriĝis ĉe la Universitato Azim Premji, en Bengaluro.[3]

Li regas la teluguan, la anglan, Esperanton, kaj la hindian.[5] Li estas ateisto.[6]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rao inaŭguras la Universalan Kongreson de Esperanto, Roterdamo 2008.

En 1994 li doktoriĝis en la Universitato de Hajderabado en la angla fakultato per disertacio titole «Beyond the Sense of Wonder: Science Fiction as Adventure Fiction» (trad. Trans la sento de miro: la sciencfikcio kiel aventura fikcio). Dum tiu epoko, konversacioj kun Probal Dasgupta pri sciencfikcio enkondukis lin al Esperanto.[7] En 2000, li formale ekinstruis la internacian lingvon ĉe la Internacia Instituto pri Informo kaj Teĥnologio (IIITH) de Hajderabado,[7] kie li estis instruisto pri lingvoj kaj literaturoj. Tra la jaroj, lia loka esperantlingva grupo ricevis vizitojn de esperantistoj el Brazilo, Japano, Nepalo, Francio, Germanio, Rusio, Ukrainio kaj Usono.[7] En intervjuo kun The New Indian Express, Rao asertis, ke «En tutmondiĝanta mondo, oni bezonas ĉiujn rimedojn por kompreni ĝian kompleksecon kaj diversecon. Kiel lingvo, Esperanto plenumas gravan rolon por krei tutmondan civitanecon.»[7] En aliaj okazoj, li parolis pri «glocal world», t.e., mondo en kiu oni respektas kaj la tutmondajn kaj la lokajn bezonojn de esprimo kaj komunikado.[8] Post loĝi 30 jarojn en Hajderabado,[7] li moviĝis al Bengaluro, kie li estas profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato Azim Premji. Liaj ĉefaj esploradaj interesoj estas la «plurlingveco en socioj» kaj la «politikoj de edukado por minoritataj lingvoj»;[3][9][10][8] pri ĉi tiuj temoj, li eldonis plurajn artikolojn kaj angle kaj esperante.[11] En 2015 lokan esperantan klubon fondis li en Bengaluro, kaj en 2017 ĝi okazigis — kune kun FEB, KAEM kaj UEA — la Sud-Azian Seminarion (SAS-4).

Dum la jaroj li aktiviĝis en la Esperanto-movado kaj Barate kaj eksterlande. Okaze de la UK 2013 en Rejkjaviko li estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA, pro sia plurflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj.[12] En 2016, li estis elektita ano de la Akademio de Esperanto.[2] Oktobre 2020, li iĝis prezidanto de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO).[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About A Giridhar RAO (angle). Alirita 2023-05-19.
  2. 2,0 2,1 "Elekto de triono de la akademianoj", 2016-02-17. Kontrolita 2023-05-19. (esperante)
  3. 3,0 3,1 3,2 Giridhar Rao (angle). Universitato Azim Premji. Alirita 2023-05-19.
  4. 4,0 4,1 4,2 Rao, Giridhar. About me (angle) (2003-12-19). Alirita 2023-05-18.
  5. Giridhar RAO (esperante). Esperantujo, la esperantista mondmapo. Alirita 2023-05-19.
  6. 6,0 6,1 ATEO-Asembleo okazis (esperante). Alirita 2023-05-19.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 "Learn the Language of the World", The New Indian Express, 2014-05-19. Kontrolita 2023-05-19. (angle)
  8. 8,0 8,1 Esperanto in a Glocal World: Language, Democracy and Globalization by A.Giridhar Rao ĉe YouTube (angle)
  9. Rao, A. Giridhar, "Lingvaj homaj rajtoj kaj multlingva edukado: raporto de barata universitato". Kontrolita 2023-05-19. (esperante)
  10. "Drets humans lingüístics a l’índia: la bretxa entre la política i la pràctica", Kataluna esperantisto. Kontrolita 2023-05-19. (katalune)
  11. Giridhar Rao (angle). academia.edu. Alirita 2023-05-19.
  12. "UEA diplomis 12 elstarajn agantojn", Libera Folio, 2013-07-30. Kontrolita 2023-05-19. (esperante)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]