Ario (teologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la teologo Ario. Pri la kanto ario vidu apartan artikolon.
KRISTANAJ HEREZULOJ
“Ario”
ARIO hereza
nomo Ario , latinlingve: Arius
iniciatinto de arianismo: Jesuo ne estas Dio aŭ lia dieco estas duaranga
nacio berbera
sekso vira
naskiĝolando romia Libio
naskoĝodato 256
mortoloko Konstantinopolo
mortodato 336
ksrakterizaĵoj presbitero, teologo
eventoj kondamnita en la Unua koncilio de Niceo
rehabilita de la romia imperiestro Konstantino sed ne de la Eklezio
Ario

Ario (latine Arius, naskiĝis en 256 en Libio, mortis en 336 en Konstantinopolo) estis berbera presbitero kaj teologo.

La kristana teologia fluo naskiĝinta ĉirkaŭ liaj religiaj doktrinoj estis kondamnita kiel hereza en la Unua koncilio de Niceo (325), kaj estis sekve indikata per la epiteto ariana. Tiu doktrino disvastiĝis precipe inter la ĝermanaj popoloj.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ario plenumis siajn teologiajn studojn en la Lukiana skolo fondita de Lukiano el Antioĥio, origina de Bejruto, kun kiu amikiĝis), sekve elmigris al Egiptio, kie estis ordinita presbitero kaj pastris ĉe aleksandria preĝejo.

Ario predikis ke Dio estas unika, eterna kaj nedividebla, kaj do Jesuo Filo de Dio, ĉar generita, ne povis esti konsiderita Dio sammaniere de la Patro ĝuste ĉar la la dia naturo estas unika, nome unusola. Estante, fakte, filo (kaj, do, alveninta post tiu kiu lin generis) ne estas eterna kiel la Patro ĉar la dia naturo el si mem estas nedividebla. La filo, do, estas en pozicio subordita kompare kun la Patro.

En 300 li estis ekskomunikita iniciate de Patriarko de Aleksandrio Petro la 1-a kiu kondamnis liajn ideojn ĉar herezoportain. En 311 la posteula patriarko Akila , lin rehabilitis, permesante ke li denove prediku. Ĉe la morto de Akila 312, Ario estis la precipa konkuranto al la episkopa katedro opone al Aleksandro, kiu fakte estis preferata de la voĉdonatoj. En 318 sinodo tiucele kunvokita de Aleksandro deklaris herezo la arianan doktrinon kaj lin ekskomuniki: Ario estis devigita forfuĝi al Palestino. Aleksandro pensis esti ferminta la problemon. Sed la kondamno riveliĝis kontraŭprodukta. Ĝi kaŭzis serion da fortaj reagoj favoraj al la tezoj de Ario.

En Sirio kaj Palestino, fakte, lia predikado trovis favoran grundon. En la proksima azia Oriento radikiĝis malsama rilato inter la tri personoj de la Sankta Triunuo. Elstaraj kristanaj filozofoj partianiĝis kun la arianaj tezoj. En Cezareo de Palestino, Ario fariĝis gastigita kaj protektita de la episkopo Eŭsebio.

En 321 sinodo de cent egiptaj kaj libiaj episkopoj rekonfirmis la kondamnon de arianismo; tiuj episkopoj, krome, kunvokis alian koncilion por dekreti normojn pli artikitajn rilate kristologian diskutaron. La koncilio kuniĝis en Ancira de Anatolio.

En 325 Eŭsebio estis ekskomunikita pro lia troa proksimiĝo al la ideoj de Ario iniciate de Sinodo kuniĝinta en Antioĥio, apostola sidejo, kaj do hierarkie supera al Cezareo.

Ario foriris kaj atingis la amikon kaj eksan studkompanulon Eŭsebio el Nikomedio, episkopo ĝuste de Nikomedia. Tiu lasta elekto, krom de rilatoj de antikva amikeco, estis sugestita de la fakto ke, estante Eŭsebio en amikecaj rilatoj kun la Imperiestro Konstantino, liaj proksimeco kaj protekto tenis Arion fora el eventualaj riskoj. Tie Ario sciis ke la imperiestro jam interesiĝis pri la problemo kaj jam elektis la urbon en kiu celebri novan koncilion.

Konstantino, al kiu precipe interesiĝis la ordon kaj la regeblecon de la imperio, volis ke ne nur la koncilio elektu inter la du tezoj sed ankaŭ ke la Eklezio reunuiĝu ĉar jam portanta institucio de la romia imperio.

La imperiestro ĉeestis ĉiujn kunsidojn de la Koncilio. Dum la koncilio Konstantino, do, metis unu antaŭ la alia la du pensfluojn: unuflanke la oficiala Eklezio, aliflanke Ario kun Eŭsebio el Nikomedio kaj iliaj subtenantoj. Spite de la invito de la konciliaj patroj, Ario kaj Eŭsebio ne sukcesis konvinki la asembleon: se fakte la Difilo ne estis egala al la Patro, tiam li ne estis dia, aŭ almenaŭ malpli ol la Patro. Kaj tio ne estis akceptebla. La tezo, fine, laŭ kiu 'estis epoko en kiu la Filo ne estis hororigis la ne arianajn membrojn. La arianoj troviĝis nombre malplimultaj kaj estis kondamnitaj kaj ekzilitaj. Ario devigite translokiĝis al Ilirio.

Kvankam la dekreto de la koncilio estis klara, la ariana ideo restis multe ĉeesta en la orientaj eklezioj ĝis tiupunkte ke la episkopoj ekzilitaj estis realvokitaj al siaj diocezoj diocezoj. Ankaŭ Ario (331) revenis kaj estis ricevita en la kortego kaj eĉ sukcesis konvinki la imperiestro pri la subtenebleco de siaj ideoj, tiom ke la imperiestro lin rehabilitis kaj ekziligis la episkopon de Aleksandrio Atanazion kiu de Ario estis inter la plej maltimaj oponantoj dumkonciliaj.

En 336 li mortis en Konstantinopolo en cirkonstancoj ankoraŭ ne sufiĉe esplorataj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De liaj verkoj malmulte restas, ĉar liaj libroj estis bruligitaj dum lia ekzilo en Ilirio. Ĉiukaze restas du leteroj, kredokonfeso kaj fragmentoj de tiu majora manuskripto, dirita Talia, kiu devis, almenaŭ parte, havi poemformon.

Arianismo[redakti | redakti fonton]

Ario ne negis la kristanan Triunuon, sed subordigis la Filon al la Patro, negante la kunsustantecon (homousìa) kiu poste estis aprobita en la formulo de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola. Laŭ lia doktrino, do, Jesuo estis speco de duondio, neidentigebla kun Dio mem.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teodoriko, reĝo de la Ostrogotoj kaj reĝo de Italio ekde 493 al 526, estis ariana.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Karlheinz Deschner; Il gallo cantò ancora, Massari editore.
  • Angelo Clemente, Il libro nero delle eresie, Mondolibri, Milano, 2008
  • Rowan Williams, Arius. Heresy and Tradition. Revised edition, Eerdmans, Grand Rapids 2002
  • J.-M. Le Mayeur et al., Histoire du Christianisme - tome 2 - naissance d'une chrétienté, Desclée, 1995, p.249-274.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Cathopedia: Hereoj de la unuaj jarcentoj