Ariodante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariodante
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza operoopero
Loko de rakonto Urbo Edinburgo
vdr

Ariodante (HWV 33) estas "opera seria" en tri aktoj de Georg Friedrich Händel.

La itala libreto baziĝis sur antaŭa verko de Antonio Salvi kiu nomiĝis Ginevra, principessa di Scozia (1708).

La temo estis kantoj 5 kaj 6 el la Orlando Furioso de Ludovico Ariosto

La premiero estis en la teatro Covent Garden de Londono je la 8 de januaro 1735.

Poste la opero forgesiĝis por pli ol ducent jaroj, ĝis la jaroj 1970, kiam ĝi remalkovriĝis. Hodiaŭ oni konsideras ĝin unu el la pli gravaj verkoj de la germana komponisto.

Estas multaj registraĵoj de tiu ĉi opero; la plej fama registriĝis en 1980 kun orkestrestro Raymond Leppard.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La intrigo estis koncentrita sur la trompo de Polinesso (duko de Albany) kiu volas malebligi la geedziĝon inter la princo Ariodante kaj Ginevro (filino de la reĝo de Skotlando kaj futura princino).

Polinesso, puŝita pro la ambico kaj ĵaluzo, ne hezitas malpurigi la honoron de Ginevra: simulante reŝangi la amoron de Dalinda, de Ginevra akompana damo, konvinkas ŝin aperi sur la balkono surmetante la robo de la princino Ginevran, kaj inviti li (Polinesso) en la princa ĉambro, en la nokto antaua la geedziĝo.

Dalinda plenumis ĉion tion Polinesso petis; Ariodante (informita de Polinnesso mem) spektas kaŝita al la renkontiĝon; kaj senspera volus mortigi sin.

Morgaŭ la reĝo sciis de la konsilisto Odoardo ke Ariodante dronigis sin en la maro. Ginevra estas tre taŭzita; sed ŝia despero kreskigas kiam ŝi repudigis de ŝia patro ĉar ŝi kauzigis la morton de Ariodante per ŝia malfideleco.

Sed Ariodante ne estas mortinta, li kaŝas sin en arbaro, li savas Dalinda de la sikarioj sendintaj de Polinesso kaj ekscias pri la trompo organizis de Polinesso.

En la reĝa palaco, malgraŭ la rifuzo de Ginevra, Lucranio ( la frato de Ariodante) defii pri duelo Polinesso por defendi la honoron de la princino, kaj Polinesso mortigis.

Poste ekvenas Ariodante, kaj Odoardo rivelas lin la mortigo de Polinesso.

La opera fermiĝis kun la geedziĝo de Dalinda kun Lucranio, kaj Ariodante kun Ginevra.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]