Aristarko (kratero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kratero Aristarko (centre) fotata el la Apollo 15.

AristarkoAristarĥo estas grava alfrapa kratero situanta en la nordokcidenta parto de la proksima flanko de la Luno. Ĝi estas konsiderata la plej brila de la grandaj strukturoj de la luna surfaco, kun albedo preskaŭ duobla ol plej multaj ceteraj lunaj strukturoj. Ĝi estas rekte videbla per nuda okulo.

Ĝi ricevas sian nomon de la granda helena astronomo Aristarko el Samoso.

La kratero troviĝas ĉe la sudorienta rando de la samnoma altebenaĵo.

Selenografio[redakti | redakti fonton]

Lokiĝo de la kratero Aristarko en la Luno.

La ĉefa kialo por la brileco de la kratero estas ke ĝi estas juna formaĵo, proksimume 450 milionojn da jaroj malnova kaj la suna vento ne ankoraŭ havis tempon mallumigi la elkavigitan materialon per la procezo de spaca eroziado. La impakto okazis post la kreo de la radia kratero Koperniko, sed antaŭ ol la apero de Tycho.

La plej brila ĉefaĵo de ĉi tiu kratero estas la kruta centra pinto. Sekcioj de la interna etaĝo aperas relative plata, sed la fotoj el Luna Orbiter rivelas ke la surfaco estas kovrita de multaj malgrandaj montetoj, striitaj sulkoj kaj kelkaj negravaj frakturoj.

Distanca sondado[redakti | redakti fonton]

En 1911, Profesoro Robert W. Wood uzis ultraviolan fotografion por preni bildojn de la kratera areo. Li eltrovis ke la altebenaĵo havis anomalian aperon en la ultraviola kaj areo ĉe la nordo ŝajnis doni indikojn de sulfura tavolo.[1] Ĉi tiu bunta areo estas foje nomata kiel "Punkto de Wood", alternativa nomo por la Aristarka Altebenaĵo.

Bildo el Clementine de Aristarko kaj ĉirkaŭajoj mapita al ŝajniga topografio. Foto de NASA.

Spektroj kaptitaj de ĉi tiu kratero dum la misio Clementine estis uzitaj por elfari mineralan mapadon. La datumoj indikis ke la centra pinto estas tipo de roko nomita anortosito, kiu estas malrapide-malvarmetiĝanta formo de ignea roko kunmetita de plagioklasa feldspato. Kontraste, la ekstera muro estas troktolito, roko kunmetita de egalaj partoj de plagioklaso kaj olivino.

Satelitaj krateroj[redakti | redakti fonton]

Kratero Aristarko kaj satelitaj krateroj.

Ĉirkaŭ Aristarko troviĝas pluraj pli malgrandaj krateroj, multaj de kiu estas verŝajne duarangaj krateroj. Duarangaj krateroj formiĝas kiam grandaj blokoj elĵetitaj el la primara kratero reimpaktas la surfacon je altaj rapidoj. Konvencie ĉi tiuj trajtoj estas identigitaj sur lunaj mapoj enmetante leteron sur la flanko de la kratera centro kiu estas plej proksima al la primara kratero.[2]

Aristarko Latitudo Longitudo Diametro
B 26.3° N 46.8° W 7 km.
D 23.7° N 42.9° W 5 km.
F 21.7° N 46.5° W 18 km.
H 22.6° N 45.7° W 4 km.
N 22.8° N 42.9° W 3 km.
S 19.3° N 46.2° W 4 km.
T 19.6° N 46.4° W 4 km.
U 19.7° N 48.6° W 4 km.
Z 25.5° N 48.4° W 8 km.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Darling, David O.. Aristarchus: Lunar Transient Phenomenon History - *Aristarchus: Luna Nedaŭra Fenomeno Historio. L.T.P. Research - L.T.P. Esplori. Kontrolita en 2006-08-08.
  2. B. Bussey & P. Spudis (2004). The Clementine Atlas of the Moon - La *Clementine Atlaso de la Luno. Cambridge University Press - Cambridge University Press. ISBN 0-521-81528-2. OCLC 51738854.