Aristido el Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ APOLOGIULOJ
“Aristido el Ateno”
Bizanca ikono reprezentanta Aristidon Marĉianon.
nomo = Aristido
kromnomo = MarĉianoAristido el Ateno
naskiĝodato = 2-a jarcento ĉirkaŭ 140
morto dato = 2-a jarcento
kulto = kultita kiel sanktulo kaj martiro ĉe katolikoj kaj ortodoksuloj
aktiveco1 = filozofo
aktiveco2 = verkisto de kristana Apologio
titolo = Patro de la Eklezio
lia verko ne aperas en Patrologia Graeca de Jacques Paul Migne ĉar malkovrita nur en 20-a jarcento.

Aristido el Ateno aŭ Aristido Marĉiano (Ateno, ... – 2-a jarcento) estis filozofo kaj greka-kristana sanktulo, Patro de la Eklezio kaj apologiulo. La katolika Eklezio celebras lian memoron la 31-an de aŭgusto

Biografio

Aristido estis filozofo siaepoke tre admirata: la legado de la kristanaj Sanktaj libroj lin enkondukis al Kristanismo, en kiu daŭrigis pritrakti sian filozofion. Aristido estis bone konata de Eŭsebio de Cezareo kaj de Sankta Hieronimo kiu lin mencias en sia De Viris Illustribus 20 kaj en la Epistolo. 70, kie skribas:

”Filozofo Aristido, viro tre elokventa, al la sama princo (Hadriano) apologion favore al la kristanaro prezentis, enteksitan per sentencoj de filozofoj, imitita poste de Justino, same filozofo”[1]

La tradicio volas lin martirigita.

Lia Apologio

Aristido el Ateno verkis Apologion [2] trempiĝintan en la filozofio, adresitan al Publio Elio Trajano Hadriano, kiel rezultas el la verko de Eŭsebio kaj el la armena versio de la sama apologio. Tiu estas la plej antikva apologia verko kiu alvenis al nia epoko.

Tiu apologio havis apartan sorton, Ĝi estis konata de Eŭsebio kaj Hieronimo. En 1878 la Mekitaristoj de Venecio malkovris armenligvan fragmenton de tiu apologio; sekve oni malkovris la tutan tekston, ĉian armenlingvan, de la verko 5-a jarcento. En 1889 oni trovis en la Monaĥejo Sankta Katarina en la egipta Sinajo la Kodekson sirian 16 (de la 7-a jarcento) enhavantan la aristidan Apologion. Sur bazo de tiu dokumento, eploristo J. A. Robinson ekrimarkis la eskterordinaran similon de tiu verko kun la greka romano de Barlaam kaj Ioasafat, atribuita al Johano de Damasko, konsiderigante kiel tiu lasta utiligis la Aristidan Apologion subforme de parolado eldirita de la divenisto Nachor. Fine en 1922 kaj en 1923 estis malkovritaj grekaj fragmentoj sur Papirusoj, utilaj por reiri al origina greka teksto de la verko.

Enhavo de aristida apologio

Sur la bazo de tiuj malkovritaj dokumentoj eblas rekontrui la enhavon de la apologio. Tiel resumas esploristo Vona enBibliotheca Sanctorum, I [1]:

La apologio estis dividita en 17 ĉapitroj. Post mallonga antaŭparolo pri la kono, ekzisto, naturo kaj diaj atributoj (ĉa. 1a), sekvas la prezento de la origino de la kvar precipaj religioj (ĉa 2a) kiuj estas pritraktitaj en sekvaj ĉapitroj: la religio de la barbaroj Haldeoj (laŭ la greka teksto) en la 3-7 ĉa; tiu de la grekoj (kaj egiptanoj) en la ĉa 8-12, tiu de la judoj ĉa 14, kaj tiu de kristanoj ĉa 15-17. Reale, la tuta pritraktato estas pruvo pri la kontrasto ekzistanta inter la religioj de la grekoj kaj la religio de kristanoj: el tio oni bone komprenas la moralan intonacion en kiu trempiĝas la tuta verko!

Laŭ Aristido, la barbaroj adoras la elementojn el kiuj komponiĝas la videbla naturo (ĉielo, tero, akvo, fajro, homo) kaj, tial, ili adresiĝas al la verkaĵoj de Dio, ne al Dio mem. La grekoj atribuas al al dioj sintenojn similajn al tiuj de la homoj, kun ties malfortaj punktoj kaj kulpoj. La judoj adoras la veran Dion, sed ilia kulto privilegias pli la eksterecon ol la spiritecon. Nur la kristanoj konfesas la koncepton kaj la ekziston de Dio pere de pura vivo kaj en harmonio kun la proksimularo. Estas skribite en la Apologio:

”(Kristanoj) ne adoras diojn fremdajn: ili estas ameblaj, bonaj, pudoraj, sinceraj, ili sin amas reciproke; ili ne malŝatas la vidvinon; protektas la orfon; sian havaĵon ili donacas, senplende, al la neahvanto. Kiam ili vidas fremdulojn ilin plenkore enirigas en sian domon, agoskas en ili fratojn ĉar ili tiel nomas ne nur tiujn kiuj tiaj estas laŭ la sango, sed tiujn kiuj tiaj estas laŭ la spirito (...). Ili respektas la ordonojn de Dio, vivante sankte kaj juste, laŭ kio la Sinjoro Dio al ili preskribis; al li ili estas dankantaj ĉiumatene kaj ĉiuvespere, pro ĉiu nutraĵo aŭ trinkaĵo kaj pro ĉiu alia bonaĵo (...). Tiaj estas, ho imperiestro, liaj leĝoj. La donacojn kiujn ili devas ricevi el Dio, al li pripetas, kaj tiel ili trairas la mondon ĝis la tempofiniĝo: ĉar Dio ĉion submetis al ili. Ili, do, estas dankaj al li ĉar por ili estas farita la universo tuta kaj la realo. Certe, tiu popolo trovis la veron!“[3]

Kulto

En la Roma Martirologio oni legas: "En Ateno, Sankta filozofo Aristido, kiu, pro la kredo kaj saĝo, adresis al la imperiestro Hadriano verkojn pri la kristana religio ".

Notoj

  1. En la origina latina: “Aristides philosophus, vir eloquentissimus, eidem principi (Hadriano) Apologeticum pro Christianis obtulit, contextum philosophorum sententiis, quem imitatus postea Justinus, et ipse philosophus”.
  2. Aristido estas la dua apologiulo de la 2-a jarcento. Liaj stilo kaj tezoj kaj argumentado multe similas al tiuj de samtempaj artistoj kiel Kvadrato, Aristono el Pella, Justino Martiro kaj al la Letero al Diogneto, kiuj certe ĝin konis.
  3. Carlotta Alpigiano, zorgantino de la itala eldono de la greka kaj siria teksto (Nardini ed., 1988), rimarkigas kiel Aristidon... “sin montras, en la Apologio, pagano konvertiĝinta kiu, pere de sperto de priserĉisto kaj eble laŭmomenta adhero al Judismo, kiun li juĝas finfine favore, trovis en kristanismo la realigon kaj la plenumigon de la ideoj pri Dio kiun li atingis tra la raciaj vojoj kaj retrovis en la kristana Revelacio. Pere de la rezonado reproduktita en la Apologio, Aristido prezentas kaj proponas al la paganoj sian propran konvertigan trairon, ofertante al ili la savon kaj samtempe ilin invitante ĉesi kalumnii la kristanaron. (...) En la ĉa 15-17 li prezentas longan liston de la virtoj de kristanoj: ili estas la "popolo nova", la "gento beata", el kies buŝo eliras "diaj sanktaĵoj" kaj kie doktrino estas "la pordo de la lumo" kiu permesas atingi la savon en la fina juĝo”.

Bibliografio

  • Costantino Vona, Sant'Aristide, Bibliotheca Sanctorum, I, 1998.
  • Aristide di Atene, Apologia, zorge de Carlotta Alpigiano, Nardini ed., Centro Internazionale del Libro, Firenze, 1988.
  • Aristide, Apologie, zorge de Bernard Pouderon... (kaj al.), Paris, Éditions du Cerf, 2003.
  • J. A. Robinson M.A. (Fellow and Assistant Tutor of Christ's College Cambridge), The remains of the original greek of the Apology of Aristides
  • Ronchey-Cesaretti, Vita bizantina di Barlaam e Joasaf, Milano, 1980 (el la greka).
  • Woodward, G.R. & Harold Mattingly (edd.), Barlaam and Joasaph, London, 1907 (II ed., Harvard University Press, Cambridge MA, 1914: ([2]).
  • Friedrich Wilhelm Bautz, "ARISTIDES" in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon vol. 1 (Hammonae, 1975; reimpr. 1990. ISBN 3-88309-013-1) ,

Eksteraj ligiloj