Aristipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aristipo
Persona informo
Naskiĝo
en Cireno
Morto
en Cireno
Lingvoj antikva greka
Familio
Infano Arete of Cyrene
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Aristipo de Cireno (Antikva greka: Ἀρίστιππος ὁ Κυρηναῖος; ĉ. 435 – ĉ. 356 a.K.) estis la fondinto de la Cirenisma skolo de filozofio.[1] Li estis disĉiplo de Sokrato, sed adoptis tre diferencan filozofian alrigardon, instruante ke la celo de la vivo estas serĉi plezuron el la cirkonstancoj kaj retenante propran kontrolon kaj super malhelpo kaj super prospero.

Li argumentis ke plezuro estas la supera bono, sekvante Sokrato'n kiu diris ke "feliĉo estas unu el la celoj de morala agado." Sed male al Sokrato kaj multaj aliaj filozofoj, Aristipo kredis ke la plezuroj de la sensoj estis pli gravaj ol la spiritaj plezuroj. Kvankam li subtenis la vidon, ke la sentoj trompas nin, li pensis, ke sen ili nenio povas esti sciata. Kontraŭe al la opinio de Epikuro, kiu diris, ke plezuro estas stato de trankvilo kaj indiferento pri la malfacilaĵoj, kiujn la vivo trudas al la homoj, Aristipo kredis, ke en ĉio ĉi estas nenia plezuro sed nur stato de manko de doloro. Malgraŭ tio li admiris la studon kaj diris: "Estas pli bone esti almozulo ol malklerulo."

Lia alrigardo estis nomita "etika hedonismo." Inter liaj disĉiploj estis lia filino Arete de Cireno.

Kelkaj identigas lin kun lia nepo, Aristipo la Juna.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam la sistemigo de la Cirenisma filozofio estas ĝenerale metita kun lia nepo Aristipo la Juna.
  2. Debra Nails, The People of Plato, ISBN 1603844031, p. 50

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Smith, William, eld. (1870). "Aristippus". Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Voula Tsouna, The Epistemology of the Cyrenaic School, Cambridge: Cambridge University Press. 1998.
  • Ugo Zilioli, The Cyrenaics, New York: Acumen / Routledge, 2012.