Ĥristo Popov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aristo Popov)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĥristo Popov
Ĥristo Popov.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 17-an de aprilo 1870 (1870-04-17)
en Dolna Orjaĥovica
Morto 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (129-jara)
Ŝtataneco Bulgario
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Ĥristo POPOV (cirile Христо Попов, naskiĝis la 17-an de aprilo 1870 en la urbeto Dolna Orjaĥovica (Долна Оряховица), parto de la nuna komunumo Gorna Orjaĥovica (Горна Оряховица) en la provinco Veliko Tarnovo de norda Bulgario, mortodato nekonata, en la reta eldono de la Enciklopedio de Esperanto erare transskribita "Aristo") estis unu el la pioniroj de Esperanto en Bulgario. Li estis instruisto en la urbeto Dolna Orjaĥovica, kaj fariĝis aŭtoro de lernolibro, aperinta en 1895. Kune kun Georgi Oreskov, li verkis la librojn "Plena manokonduko por ellerno de la internacia lingvo Esperanto" kaj "Plena vortaro de la lingvo internacia Esperanto. Parto 1-a, Esperanta-bulgara", ambaŭ eldonitaj en 1900.