Amerika aristolokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aristolochia macrophylla)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
amerika aristolokio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Ordo: Piperales
Familio: Aristolokiacoj Aristolochiaceae
Genro: Aristolokio’’ Aristolochia
Aristolochia macrophylla
Lam.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Aristolochia macrophylla - MHNT

Amerika aristolokio, grandfolia aristolokio aŭ latine Aristolochia macrophylla estas plantspecio el la genro Aristolokio (Aristolochia) el la familio de la Aristolokiacoj (Aristolochiaceae). Ĝi hejmiĝas en la montaj arbaroj de Pensilvanio ĝis Georgio kaj okcidente de Minesoto kaj Kansaso en Kumberlanda altebenaĵo kaj la Blukresta Montaro en alteco de 50 kaj 1300 m super marnivelo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aristolochia macrophylla estas forte kreskanta volviĝanta liano, kiu qantingas altecon de 10 ĝis 20 m. La alternesidantaj tigethavaj folioj estas simplaj kaj 4 ĝis 6 cm longaj. La malhelverda foliplato estas korforma, 7 ĝis 34 cm longa kaj 10 ĝis 35 cm larĝa.[1]

La floroj staras unuope en la foliakseloj sur 3 ĝis 7 cm longa tigeto. La duseksaj floroj estas dusimetriaj kaj trinombraj. La ekstere flav-verdaj kaj interne brunaj involukraj folioj estas laŭ la genro piproforme kunkreskintaj. Ekzistas ses anteroj. Tri karpeloj kunkreskas kun 3 ĝis 7 cm longa epigina ovario. La ginostemo estas triloba. La planto floras de la malfrua printempo ĝis la somero.[1]

La planto formas sesklabaj kapsuloj, kiuj estas 6 ĝis 8 cm longaj kaj 4 ĝis 10 cm larĝaj. La plataj, trieĝaj semoj estas ĉ. 1 cm grandaj.[1]

La amerika aristolokio entenas aristolokiacido en la folioj, semoj kaj tigoj. Ĉiu parto de ĝi estas venena.

Botanika historio[redakti | redakti fonton]

John Bartram malkovris la planton. En 1761 li sendis semojn kaj plantojn al Anglio. Jean-Baptiste de Lamarck faris en la jaro 1783 la unuan priskribon de la planto kiel Aristolochia macrophylla en la „Encyclopédie Méthodique: Botanique„, volumo 1, p. 255. Unu jaron pli poste Charles Louis L'Héritier priskribis la saman planton kiel Aristolochia sipho. Tiu nomo restis ĝis hodiaŭ sinonimo.[2]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La amerika aristolokio estas kultivata kiel ornamplanto por fasadverdigado aŭ kiel grimpplanto ĉe pergoloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Kerry Barringer: Aristolochia bei der Flora of North America, Volume 3: Aristolochia macrophylla - Online.
  2. Heinz-Dieter Krausch, Kaiserkron und Päonien rot ...: von der Entdeckung und Einführung unserer Gartenblumen, Deutscher Taschenbuch Verlag, München, 2007, ISBN=978-3-423-34412-8, paĝoj 40–41.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kerry Barringer: Aristolochia bei der Flora of North America, Volume 3: Aristolochia macrophylla - Online.
  • Hermann Göritz: Laub- und Nadelgehölze für Garten und Landschaft. Deutscher Landwirtschaftsverlag Berlin. 1986. 6a eldono. ISBN=3-331-00031-0
  • Bruns Pflanzen – Sortimentskatalog 2008/09, DATO-Druck GmbH & Co. KG, Oldenburg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]