Arkadij Averĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Arkadij Averĉenko en proksimume 1915

Arkadij Timofejeviĉ Averĉenko (cirile Аркадий Тимофеевич Аверченко, naskiĝis la 27-an de marto 1881 en Sebastopolo, mortis la 12-an de marto 1925 en Prago), estis rusa dramisto kaj satiristo. Li publikigis siajn rakontojn en la revuo Satirikono, kies redaktoro li ankaŭ estis, en la serio "Nova Satirikono" kaj en aliaj publikaĵoj. Sume li eldonis ĉirkaŭ 20 librojn. Averĉenko laŭ siaj satiraj skribaĵoj povas esti priskribata kiel liberalulo. Post la Rusa Enlanda Milito li elmigris al Centra Eŭropo kaj mortis en Prago.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de malriĉa komercisto, Averĉenko komencis labori en la aĝo de 15 jaroj, dungita de privata transporto kompanio. Li restis tie dum iom pli ol jaro antaŭ serĉi aliajn dungadojn. En 1897 Averĉenko foriris al la Donecka Baseno (Donbaso) por labori kiel komizo en la Brjanska minejo. Li laboris tie dum tri jaroj kaj poste skribis plurajn rakontojn pri la vivo ĉe la minejo, inkluzive de "En la Vespero" kaj "Fulmo".

En 1903, al la aĝo de 22 jaroj, li translokiĝis al Ĥarkivo kie lia unua rakonto aperis en la ĵurnalo "Suda Teritorio" la 31-an de oktobro.

Dum 1906 ĝis 1907 li redaktis la satirajn revuojn Bajoneto kaj Glavo, sed la revuaj posedantoj ne tre kontentis pri li kaj ne volis daŭrigi la kunlaboron. Pro tio, en januaro 1908 Averĉenko foriris al Sankt-Peterburgo kie li atingis sukceson en sia kariero.

En 1908 Averĉenko iĝis sekretario de la satira revuo Libelo (poste renomita al Satirikono) kaj en 1913 li fariĝis ĝia redaktoro. Por multaj jaroj Averchenko laboris sukcese kiel membro de la revuo stabo kune kun multaj aliaj famaj satiristoj. Lia plej laŭditaj humuraj rakontoj estis publikigitaj en la revuo. Dum Averĉenko laboris en la revuo Satirikon, ĝi fariĝis tre populara, kaj teatraj verkoj bazitaj sur liaj rakontoj estis surscenigitaj de multaj teatroj ĉie en la lando.

De 1910 al 1912 Averĉenko plurfoje vojaĝis al Eŭropo kun liaj amikoj kaj kolegoj de la revuo. Tiuj vojaĝoj servis al li kiel riĉa fonto por sia krea laboro, kaj inspiris lian libron Ekspedicio de Satirikon-anoj al Okcidenta Eŭropo kiu estis eldonita en 1912. Averĉenko ankaŭ skribis multajn teatrajn kritikojn sub pluraj plumnomoj.

Post la Oktobra Revolucio, lia vivo treege ŝanĝiĝis. En aŭgusto 1918 bolŝevismj gvidantoj deklaris la revuon kontraŭ-sovetia kaj subpremis ĝin.

Averĉenko kaj ĉiuj aliaj redakcianoj prenis negativan pozicion kontraŭ la sovetiaj gvidantoj. Averĉenko tre penis reveni al sia hejmurbo Sebastopolo; precipe, li devis vojaĝi tra Ukrainio, kiu estis okupita de germanoj. Ekde junio 1919 Averĉenko laboris por la gazeto Sudo (poste la La Sudo de Rusio) kaj instigis helpon por la Volontula Armeo.

La 15-an de novembro 1920 Sebastopolo estis okupita per la Ruĝa Armeo. Malmultajn tagojn antaŭ tio, Avercyenko sukcesis fuĝi per vaporŝipo al Istanbulo.

Post elmigrado[redakti | redakti fonton]

lia tombo en Prago, tombejo Olšany

Averchenko bone fartis en Istanbulo. Estis multaj aliaj samrangaj rusaj rifuĝintoj en la urbo. Tamen li decidis plu migri al okcidenta Eŭropo.

En 1921 en Parizo li eldonis satiran antologion Dek du tranĉiloj en la dorso de la revolucio, kiun Lenino priskribis kiel "libro de granda talento de ĝis konfuziĝo amarigita ano de la Blanka Gvardio". Sekvis kolekto de rakontoj.

La 13-an de aprilo 1922 Averĉenko translokiĝis al Sofio kaj poste al Beogrado. Avercĥenko pasis mallongan tempon en ambaŭ urboj antaŭ translokiĝi denove kaj daŭre ekloĝi en Prago la 17-an de junio 1922. En 1923 lia libro de kolektitaj rakontoj pri elmigrintoj, La notoj de la naivuloj, estis eldonita de la Berlina eldonejo Nord.

Averĉenko malfacile eltenis la vivon for de sia patrujo kaj de sia denaska lingvo. Multaj el liaj rakontoj pritraktis la sentojn de fremdiĝo, precipe la rakonto "La tragedio de la rusa verkisto." En la ĉeĥa lingvo li tuj populariĝis. Liaj skribaĵoj estis tre sukcesaj kaj multaj el liaj historioj estis tradukitaj al la ĉeĥa.

Laborante por la fama germanlingva praga gazeto Prager Presse, Averĉenko skribis multajn spritajn rakontojn, kiuj tamen esprimis grandan sopiron al sia patrujo.

En 1925 Averĉenko malsaniĝis post okula operacio. La 28-an de januaro li moviĝis al la Praga Urba Hospitalo kun la diagnozo de malforta kora muskolo, trovastiĝo de la aorto kaj sklerozo de la renoj. La kuracistoj ne povis savi sian vivon kaj li mortis la 12-an de marto 1925.

Averchenko estis entombigita en la tombejo Olšany en Prago. Lia lasta verko estis la romano La ŝerco de Mecenas, verkita en Sopot en 1923 kaj eldonita en 1925 post lia morto.

Lia teatraĵo Bona leciono en esperantlingva versio estis unuafoje publike prezentita kadre de la 52-a UK 1967, kiu dekomence planiĝis okazi en Israelo, sed fine pro la sestaga milito disvolviĝis en Roterdamo, Nederlando, per aktoroj de la Internacia Arta Teatro kaj de la Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo.