Arkeo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arkeo.
Arkeo
Natura satelito de Jupitero (XLIII)
Oficiala nomo Jupitero XLIII[1]
Aliaj nomoj S/2002 J 1
Historio
Malkovrinto Teamo de Scott S. Sheppard[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
31-a de oktobro 2002[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 22 931 000 km
Discentreco 0,2588
Klinangulo 165° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 723,9 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~3 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~4,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
0,0012 m/s2
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,8[2]
Information icon.svg
vdr

Arkeo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard kaj lia teamo de la Universitato de Havajo, post observoj inter la 31-a de oktobro kaj la 5-a de decembro 2002.

Ili anoncis la 18-an de decembro 2002 ĝian malkovron[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2002 J 1 (unua jupitera satelito malkovrita en 2002).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 30-an de marto 2005, ĝi ricevis, aprobite de IAU[4], la nomon Arkeo[5]: ArkeoArĥeo (greke: Αρχή) estis unu el la kvar praaj muzoj de la helena mitologio. (Laŭ Cicerono, iliaj nomoj estis Telksino, Arkeo, Meleteo kaj Aedeo.)

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj orbitaj elementoj, anigas ĝin al la karmea grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters En ĉi-tiu listo, Arkeo estas notata sub S/2002 J 1 (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Arche, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]