Arkiabatejo Sankta Petro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Abatejo Sankta Petro (germane: Erzabtei St. Peter) estas benediktana monaĥejo en Salcburgo. Venis ĉirkaŭ la jaro 700-a la franka misiisto Ruperto Salcburgon kaj fondis sur la tereno de la iama romia setlejo Juvavum la kirkon Sankta Petro kaj monakejon, kiu estas la plej malnova konvento en Germanlingvio kun seninterrompa funkciado ĝis nuntempe. Pro tio ĝi rajtas kromnomiĝi (privilegio koncedita en 1927 fare de la papo) arkiabatejo / Erzabtei.

Kirko kaj monakejo
Interno de la kirko
La idilieca tombejo; dekstre supre videblas parto de la fortreso Hohensalzburg

Historio arkitektura[redakti | redakti fonton]

Sub la abato-episkopo Arno, amiko de Karlo la Granda, Salcburgio iĝis ĉefepiskopujo. En majo 1127 forbrulis kirko kaj monakejo ĝisfunden. Abato Balderich konstruigis en 1130-43 trinavan romanikan bazilikon. Kirko kaj monakeja sekcio poste plurfoje alikonstruitis.

Unu el la plej malnovaj gotikaj konstruaĵoj de Salcburgo iĝis en 1319: la Kapelo Sankta Vito. La impona romanika portalo faritis ĉ. 1240. Alikonstruo en rokoka stilo okazis en la 18-a jarcento sub la organizkapabla kaj artema abato Beda Seeauer. En la unua duono de la 20-a jarcento arkiabato Petrus Klotz fondis la Benediktanan Kolegion kun fasadaj freksoj de Anton Faistauer.

Arkitekturo kaj interno[redakti | redakti fonton]

En la interno de la kirko ankoraŭ bone videblas la romanika horizontala projekciaĵo. La riĉeco je altaroj inverse estas tipa por rokoko. Kelkaj el la altarbildoj pentritis de Martin Johann Schmidt, ankaŭ nomita "Kremser-Schmidt", unu el la plej konataj edifaĵ- kaj altarpentristoj siatempe. La du gigantaj bronzaj kandelabroj el 1609 estas donaco de lia moŝto princĉefepiskopa Wolf Dietrich von Raitenau. En unu el la kapeloj de la dekstra flanka navo troviĝas la tomba monumento de Michael Haydn, marmora slabo omaĝe al Nannerl, fratino de Wolfgang Amadeus Mozart kaj la tombo de la oficiro Hans Werner von Raitenau, patro de la episkopo. Cetere ankaŭ Johann von Staupitz, amiko de Martin Luther, enterigitis ĉe Sankta Petro post deĵoro kiel abato.

La longa galerio de la arkiabatejo[redakti | redakti fonton]

Sub abato Amand Pachler faritis en 1657-61, pro instigo de la tiama ĉefepiskopo Guidobald Graf Thun, ejo ĉe la suda parto de la Katedralplaco. La posedorajtoj pri ĝi dividitis: kelo kaj ĉefa etaĝo estis de la episkopo, la resto de la abatejo. En la ĉefa etaĝo aranĝitis la portretogalerio de la episkopo.

Tia Longa galerio ĉekortega similas al konstrutipo evoluinta en la 16-a jc en Italujo: longa koridoro kun fenestroj ĉe unu flanko kaj kontinua muro por portretopendigo ĉe la alia. Donas ĉiuj fenestroj vidon norden, pro ke unuforma, sed ne tro rekta lumo heligu la bildojn. La Longa galerio estas unu el la plej malnovaj siaspece norde de la Alpoj. En la kolekto ampleksatis verkoj de Peter Paul Rubens, Johann Heinrich Schönfeld kaj de aliaj gravaj artistoj. Post la fino de la Princĉefepiskoplando Salcburgo en 1803 la kolekto nuligitis; multaj verkoj transportitis al Vieno. La ejo mem venis en la posedon de la abatejo en la 1819-a jaro. Restaŭradlaboroj faritis en 2001-09. Tra la Katedralmuzeo la galerio nun ankaŭ malfermiĝas al la publiko. Videblas surloke 17 grandformataj religiaj pentraĵoj el la restintaj kolektoj.

La monaĥejo kaj ĝiaj kulturaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Multaj gravuloj troviĝis inter la monakaro de Sankta Petro en Salcburgo kaj ankoraŭ hodiaŭ amaso da aĵoj atestas la klerecon kaj la diligentecon de la frokuloj el multaj jarcentoj. Mezepoka majstroverko estis ekz. la konstruo de la Alm-kanalo por kio necesis fari artefaritajn galeriojn kaj gangojn tra la monteto Mönchsberg. Menciindas ankaŭ la impona biblioteko abateja kun ĉ. 100000 volumoj kaj 800 manuskriptoj (la plej konata estas la t.n. Verbrüderungsbuch de la 784-a jaro).

Granda nombro da benediktanoj ankaŭ deĵoris kiel instruistoj ĉe la universitato fondita en 1622. Ankaŭ muziko kaj teatro flegatis ĉiam fervore ene de la muroj de la Petro-abatejo. La 13-jara Mozart komponis en 1769 por la posta abato Hagenauer la Meso de Sankta Dominiko kaj direktis persone en 1783 en la kirko la ludantojn de sia fama Meso en c-minoro. Johann Michael Haydn verkis en 1782 por la monakejo la Ruperto-meson.

La tombejo[redakti | redakti fonton]

Unikas la situo de ĉi tiu tombejo: sendube ĝi estas unu el la plej belaj kaj plej malnovaj de la tuta mondo. Multaj elstaruloj, artistoj, sciencistoj kaj komercistoj trovis surloke sian lastan kvieton: Santino Solari (ĉefarkitekto de la Katedralo de Salcburgo), Nannerl Mozart (fratino de Wolfgang Amadeus), Lorenz Hagenauer (amiko de la Mozartoj kiu ankaŭ ludonis al ili la loĝejon), Michael Haydn (komponisto kaj pli juna frato de Joseph Haydn), Paul Hofhaimer (orgenisto kaj komponisto), Sigmund Haffner (konsilantaro kaj urbestro, amiko de la Mozartoj, por kiu komponitis "Haffner-Serenade" kaj "Haffner-Symphonie"), Richard Mayr (operkantisto; unua rolludanto de "Ochs von Lerchenau" en la opero "Rosenkavalier" okaze de la Festivalo de Salcburgo), Harry Collins (lasta komandanto de la usonaj okupadtrupoj kiuj retiriĝis al Salcburgo kaj iĝis eĉ honora civitano) ktp.

Alia specialaĵo de la tombejo estas ĝiaj katakomboj iomete pli alte situantaj, ene de la monteto Mönchsberg. Ilin viziti eblas dum la tuta jaro. Verŝajne ĝi estas de frukristana origino. Vidindas ankaŭ la tieaj Kapeloj Sanktaj Gertrudo kaj Maksimo.

Kulturaranĝoj hodiaŭaj[redakti | redakti fonton]

La baroka salonego en la Konventa kelo kiel ankaŭ la Romanika salonego servas regule kiel kulisoj por koncertoj, ekz. por: "Mozart Dinner Concert" aŭ "Mozart Klaviersonaten".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]