Bismarkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arkipelago de Bismarck)
Bismarkoj
Mapo de la Bismarkoj
Mapo de la Bismarkoj
grupo de insuloj
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 4° 0′ S, 149° 45′ O (mapo)-3.9916666666667149.74305555556Koordinatoj: 4° 0′ S, 149° 45′ O (mapo) f1
Bismarkoj (Papuo-Nov-Gvineo)
Bismarkoj (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Bismarkoj
Bismarkoj

Map

Nombro de insuloj 200
Ĉefa insulo Nova Britio
Tuta areo 49 658 km²f1
Loĝantoj 472 163 f2
vdr

La BismarkojBismarka Insularo estas grupo de insuloj for de la nordorienta marbordo de la insulo Nov-Gvineo en okcidenta Pacifiko kaj parto de Papuo-Nov-Gvineo. Ili ricevas la nomon de germana kanceliero Otto von Bismarck, ĉar dum la 19-a jarcento la Germana Imperio ekdisvastigis siajn koloniismajn klopodojn en tiu mondoregiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Bismarkoj inkludas ĉefe vulkanajn insulojn disvastigitajn en 4 provincoj kun areo de 49,700 km² kie la plej gravaj insuloj inkludas:

provincoj de Papuo-Nov-Gvineo

Biogeografie la insularo troviĝas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Bismarkoj estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua loĝantaro de la insularo alvenis tien ĉirkaŭ 33 000 jarojn post elŝipiĝo el kio aktuale estas Papuo-Nov-Gvineo. Postaj alvenoj inkludis la popolon Lapita.

La unua eŭropano kiu vizitis la insularon estis la nederlanda esploristo Willem Schouten en 1616. [1] [2]

La insuloj restis nesetlitaj de okcidentaj eŭropanoj ĝis kiam ili iĝis parto de la germana protektorato de Germana Nov-Gvineo en 1884.

La 13an de marto de 1888, vulkano erupciis en Insulo Ritter kaŭzante megacunamo. Preskaŭ 100% el la vulkano falis en la oceanon lasante etan krateran lagon.[3]

Post la eksplodo de la Unua Mondmilito, la Aŭstralia Armeo kaj Ŝiparo konkeris la insularon en 1914 dum Germanio estis tro okupita en siaj eŭropaj militfrontoj; poste Aŭstralio ricevis el la Ligo de Nacioj mandatoj por pluokupi la insularon, kiuj restis sub aŭstralia regado kaj kontrolo ĝis la japana okupado dum la Dua Mondmilito — ĝis kiam Papuo-Nov-Gvineo sendependiĝis en 1975.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1955.— 141 700
  • 1966.— 218 000
  • 1980.— 314 000
  • Lastatempe.- 575 000

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sigmond,J.P and Zuiderbann, L.H.(1976) Dutch Discoveries of Australia, Rigby, Australia. ISBN 07270 08005
  2. Spate, O.H.K. (1979) The Spanish Lake, Australian National University, Second Edition, 2004. ISBN 1920942 173
  3. Steven N. Ward; Simon Day (September 2003). “Ritter Island Volcano —lateral collapse and the tsunami of 1888”, Geophysical Journal International 154 (3), p. pp.891–902. doi:10.1046/j.1365-246X.2003.02016.x. Alirita 2007-12-17.. “Frumatene de la 13a de marto 1888, preskaŭ 5 km3 de la vulkano de la insulo Ritter falis violente enmaren nordoriente de Novgvineo. Tiu evento, la plej granda flanka kolapso de vulkaninsulo registrita en historiaj tempo, kaj kaŭzante cunamon dekojn da metroj alta al proksimaj plaĝoj. Multaj centoj de kilometroj for, observantoj de Novgvineo kronikis periodon de triminutajn ondojn ĝis 8 m altaj, kiuj daŭris ĝis 3 h. Tiuj rakontoj reprezentas la plej fidindan unuavica informo pri cunamo kaŭzita de flanka vulkankolapso. En ĉi artikolo, ni ŝajnigas, la tertremon de insulo Ritter registrita de priserĉado de 1985 de la rubokampoj kaj komparo kun antaŭviditaj cunamoj kun historia observado. La plej grana konsento okazas ĉirkaŭ termovoj veturantaj je 40 m s-1, sed rapidecoj ĝis 80 m s-1 ne povas esti ekskluditaj. La teroj de la insulo Ritter falis iom pli ol 800 m vertikale kaj moviĝis malrapide kompare kun la terglitoj kiuj descendis en pli profundan akvon. Baza blokfrotado antaŭ diras, ke glitoj kun pli mallongaj faloj atingas pli malaltajn rapidecojn kaj tiu de 40+ m s-1 estas tute kongrua kun la geometria kaj ampleksa glitado de la insulo Ritter. La kunsento inter teorio kaj observado pri la ondoj de la insulo Ritter pliigas nian konfidon en la ekzisto de megacunamo produktita de oceana vulkankolapsoj de du ĝis tri en la ordoj de magnitudo pli grandaj laŭ skalo.”. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]