Arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

Arkitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. (Necesas rimarki, ke ofte arkitekturo estas uzata en plivasta senco, ol nure konstruada. Ekzemple ekzistas komputila arkitekturo, procesora arkitekturo, arkitekturo de programado k.a.) Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn:

  • praktikan (funkcian kaj teĥnikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado
  • ideo-estetikan – aldono al konstruaĵo formon, kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.

Arkitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo, loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed, en sekvaj epokoj de civilizo, ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arkitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arkitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj teknikokonstrua mekaniko, sanitara tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.

Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de Arkitekturaj konstruaĵoj:

Religia arkitekturo

AkldamoKirkoKurganoMaŭzoleoMoskeoPagodoPanteonoPartenono - PiramidoSinagogoTemplo

Loĝeja arkitekturo

DomoHoteloPalacoKabanoNubskrapulo

Socia arkitekturo

FlughavenoCirkoEkspoziciejoLernejoMuzeoPontoParkoStacidomoStadionoTeatrejo

Fortikaĵa arkitekturo

AkropoloCitadeloFortikaĵoKasteloMuroTuro

Konstrufakaj laboroj

Betono, adobo, ferbetono

Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arĥitekturo – marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo. Al sekva evoluo de arĥitekturo , forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto G.Monier en 1849.

La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, fakturo (<--erara vorto), ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.

Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.

Vidu ankaŭ:

Arkitekturaj stiloj, skoloj kaj tendencoj

Vidu ankaŭ

Gravaj arĥitektoj

Alvar Aalto
Donato Bramante
Santiago Calatrava
Jacques Dupuis
Gustave Eiffel
Ferdinand Fellner
Antoni Gaudí
Jules Hardouin-Mansart
Le Corbusier
Károly Kós (1883-1977) hungara arkitekto
Jacques Lemercier
Louis Le Vau
Mies van der Rohe
Eugène Viollet-le-Duc

Legu ankaŭ sub: konstruarto, konstrufako , konstruteĥniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero, konstruaĵopartoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.aia.org greke http://www.greatbuildings.com greke http://www.vitruvio.ch greke http://www.archinform.net