Arko (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri arko kiel arkitektura strukturo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon la apartigilon arkon.
1: ŝlosilo, 2: volboŝtono, 5:Impoŝto

Arko en arkitekturo estas kurba strukturo, kiu okupas la supran parton de ia spaco en konstruaĵo (ekz-e trairejo en muro aŭ salono en katedralo) kaj kutime surtenas certan kiomon da pezo. La arko aperis en Mezopotamio, Egiptujo, Asirio, Etruskujo k.a. kaj poste estis rafinita en la antikva Romo. La arko iĝis grava tekniko por la konstruo de katedraloj kaj estas uzata ĝis hodiaŭ en kelkaj modernaj konstruaĵoj, kiaj pontoj.

Duoncirklo- aŭ rondarko[redakti | redakti fonton]

Rondarko de la areno de Verono
Rondarko

Je cirklarko, ankaŭ rondarko, la arka linio estas cirkloforma kaj okupas la kompletan duoncirklon (180 gradojn), kio signifas, ke la du plej malsupraj juntoj kuŝas horizontalaj. La alteco de la arko (vertalteco) per tio ĉiam estas ekzakte la duona spano. La duoncirklarko longan tempon estas la superreganta teĥniko de la arkokonstruo. La romianoj perfektigis kaj multspece utiligis ĝin, kio efikis ĝis en la epoko de la romaniko.

Dovelo[redakti | redakti fonton]

La dovelo, en arkitekturo kaj konstruinĝenieriko, estas konstru-elemento kiu konsistas el arko kiu povas esti el diversaj materialoj, kiel la briko aŭ la ŝtono. Nuntempe ellaboriĝas el betono, ŝtalbetono aŭ antaŭplektita betono. En la klasika arkitekturo, la dovelo estas peco, kutime el ŝtono, kojnoforma kiuj konsistigas la arkon aŭ la volbon kaj karakteriziĝas pro sia radia situo. La dovelo de la centro, kiu fermas la arkon, nomiĝas ŝlosoŝtono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]