Arko de Konstanteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arko de Konstantino)
Arko de Konstanteno
La arko vidita el Via Triumphalis
La arko vidita el Via Triumphalis
La arko vidita el Via Triumphalis
triumfa arkoarkeologia lokonemoveblaĵo [+]

Koordinatoj41° 53′ 23″ N, 12° 29′ 26″ O (mapo)41.88982812.490605Koordinatoj: 41° 53′ 23″ N, 12° 29′ 26″ O (mapo)

konsekro25-a de julio 0315
Poŝtkodo00186 [+]

Arko de Konstanteno (Romo)
Arko de Konstanteno (Romo)
DEC
Arko de Konstanteno
Arko de Konstanteno

Map
Arko de Konstanteno

Vikimedia Komunejo:  Arch of Constantine (Rome) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Hadriano leonĉase (maldekstre) kaj oferbuĉe (dekstre), ĉe detalparto de Arko de Konstanteno

La Arko de Konstanteno (itale Arco di Costantino, latine Arcus Cōnstantīnī) estas triumfa arko en Romo, troviĝanta inter la Koloseo kaj la Palatina Monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Arko de Konstanteno estis starigita de la Romia Senato por festi la venkon de Konstanteno la 1-a super Maksencio ĉe la Batalo de Milvia Ponto la 28-an de oktobro, 312.[1] Dediĉita en 315, ĝi estas la plej malfrua de la ekzistantaj triumfaj arkoj en Romo, kaj la nura kiu faras ampleksan uzon de spolia, recikligante plurajn gravajn reliefojn de du-jarcentaj imperiaj monumentoj, kiuj donas frapan kaj faman stilan kontraston al la skulptaĵo lastatempe kreita por la arko.

Loko kaj apudaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La arko superenhavas la Via Triumphalis, la vojon iritan fare de la imperiestroj kiam ili envojaĝis la grandurbon en triumfo. Tiu itinero komenciĝis ĉe la Marsa Kampo, sekvis tra la Circus Maximus kaj ĉirkaŭ la Palatina Monteto; tuj post la Arko de Konstanteno, la procesio turnus maldekstre ĉe la Meta Sudans kaj marŝus laŭ la Via Sacra al la Roma Forumo kaj al la Kapitola Monteto, pasante kaj la Arkon de Tito kaj tiun de Septimo Severo.

La Arko de Konstanteno kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Arkon de Konstanteno kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El "Senato kaj popolo" (S.P.Q.R.) laŭ la surskribaĵo, kvankam la Imperiestro eble "sugestis". Vidu ankaŭ: A. L. Frothingham. "Who Built the Arch of Constantine? III." The Attic, American Journal of Archaeology, Vol. 19, No. 1. (Jan. - Mar., 1915), pp. 1-12
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]