Arkogravita akvobaraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elaviadila vido al akvobaraĵo Hoover.
Arkitektura plano de arkogravita akvobaraĵo Hoover.

Arkogravita akvobaraĵo aŭ simple arkobaraĵo estas akvobaraĵo kun la karakteroj kaj de arka akvobaraĵo kaj de gravita akvobaraĵo. Ĝi estas akvobaraĵo kiu kurvas supre en mallarĝa kurvo kiu direktas plej el la akvo kontraŭ la muraj rokoj de la kanjono, havigante forton por kunprmi la akvobaraĵon. Ĝi kombinas la fortojn de du oftaj formoj de akvobaraĵoj kaj ĝi estas konsiderata intermezo inter ambaŭ. Ili estas farataj el konvencia cemento, rulkunprema cemento (RKC), aŭ masonaĵo. Arkogravitaj akvobaraĵoj ne estas plifortigitaj escepte ĉe la defluejo. Tipa ekzemplo de akvobaraĵo el konvencia cemento estas la Akvobaraĵo Hoover. Akvobaraĵo Changuinola [ĉangiNOla] estas ekzemplo de RKC arkogravita akvobaraĵo. Arkogravita akvobaraĵo postulas grandan volumon de interna plenejo.[1] Arkogravita akvobaraĵo povas esti pli maldika ol la pura gravita akvobaraĵo kaj postulas pli malgrandan volumon de interna plenejo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis E. Plaza. (1998) Dam Safety: Proceedings of the International Symposium on New Trends. Taylor and Francis, p. 425. ISBN 90-5410-974-2.
  2. Arch Gravity dam. U.S. Bureau of Reclamation. Arkivita el la originalo je 25a de Decembro 2007. Alirita 2007-12-27.