Arkosaŭromorfoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arkosaŭromorfoj
Troveblo de fosilioj: Meza permio - ĉi-epoke

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Subklaso: Diapsidoj Diapsida
Infraklaso: Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha
von Huene, 1946
Ordoj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Trilofosaŭro Trilophosaurus, primitiva arkosaŭromorfo

Arkosaŭromorfoj (Archosauromorpha = "regantaj lacerto-formaj") estas infraklaso de la diapsidaj reptilioj kiuj unue aperis dum la malfrua permio kaj estis ofte renkontata dum la triaso. En tiu ĉi infraklaso estas la ordoj de la rinkosaŭruloj (Rhynchosauria), trilofosaŭruloj (Trilophosauria), prolacertoformaj (Prolacertiformes), arkosaŭroformaj (Archosauriformes) kaj, eble, la ĥordistoderoj (Choristodera). Kvankam ĉi tiuj reptilioj ŝajne varias multe laŭ aspekto (iam oni eĉ metis en apartajn subklasojn - oni konsideris la trilofosaŭrulojn esti eŭiapsidoj kaj la rinkosaŭrulojn esti lepidosaŭroj, eĉ en la sama ordo kiel la sfenodonto) ili efektive unuigas diversaj malgrandaj skeletaj kaj kraniaj detaloj kiuj sugestas ke ili konsistigas kladon kun unu komuna praulo.

De la supre menciitaj kvin taksonoj, la unuaj tri formortis ĉe aŭ antaŭ la triasa-ĵurasia formorta evento. La ĥordistoderoj daŭris kiel minora grupo ĝis la mioceno, kaj la arkosaŭroformaj havis multan influon en la triasa medio ĝis ili evoluis al la eĉ pli sukcesaj arkosaŭroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Klasado[redakti | redakti fonton]

Filogenezo[redakti | redakti fonton]

Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha

 |--+--Rinkosaŭruloj Rhynchosauria
 |   `--+-?Teraterpeton
 |      `--Trilophosauria
 `--+--Prolacertoformaj Prolacertiformes
   `--Arkosaŭroformaj Archosauriformes
         |-?Uatchitodon
         |--Proterosuchidae
         `--+-?Erythrosuchidae
            `--+-?Heleosaurus
               `--+--Euparkeriidae
                  `--Avesuchia
                        |-?Turfanosuchus
                        |--Proterochampsidae
                        `--+--Yonghesuchus
                           `--Arkosaŭroj Archosauria
                                 |--Krurotarsoj Crurotarsi
                                 `--Ornitodiroj Ornithodira